Tigra Balzamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"blanka" kaj "ruĝa" Tigra Balzamo

Tigra Balzamo (angle Tiger Balm; ĉine 虎標萬金油; pinjine hǔbiao wànjīnyóu) estas la marka nomo de pasto (faka termino ungvento), kiu aplikeblas al la haŭto en kazoj de malvarmumoj, insektaj mordoj kaj pikoj, kaj ankaŭ de doloroj je muskoloj kaj artikoj.

La pasto aŭ ungvento evoluiĝis en la 1870-aj jaroj per la apotiksto Aw Chu Kin (ĉine 胡子钦; pinjine: Hú Zǐqīn) en Ranguno (nun Jangono). Post la morto de la inventinto, liaj filoj Aw Boon Haw kaj Aw Boon Par fondis farmacian firmaon en Singapuro kaj grandkvante produktas kaj vendas la paston, al kiu ili donis la anglan nomon Tiger Balm, do "tigra balzamo". Nek la pasto nek iu parenca produktaĵo de la firmao enhavas iun substancon kiu devenus de tigro: „Tiger“ nur estas la traduko de la persona nomo „Haw“.

La produktaĵo enhavas mentolon, kamforon, aliajn volatilajn oleojn kaj vazelinon. Krom la klasika, "blanka" variaĵo vendatas "ruĝa" variaĵo, kiu krome ankoraŭ enhavas volatilan oleon el cinamo, kiu kaŭzas la ruĝecan koloron kaj kaŭzas karakterizan odoron je cinamo, kiu aldoniĝas al la krome ankaŭ forta odoro de la aliaj volatilaj substancoj. La blanka ungvento reduktas la sangocirkulon en la haŭto je kiu ĝi aplikiĝis, tial ĝi bonas kontraŭ la doloraj simptomoj de insektaj mordoj kaj pikoj, dum la ruĝa ungvento pliigas la lokan sangocirkulon kaj tial bonas kontraŭ dolore tensiaj muskoloj. Pri medicina utilo de tigra balzamo aŭ de mentolaj ungventoj ĝenerale kontraŭ Ungomikozo (ungofungozo) ĝis nun ne estas konvinkaj indikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]