Tigra noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tigra noktardeo
Tigra noktardeo
Tigra noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Gorsachius
Specio: G. melanolophus
Gorsachius melanolophus
(Raffles, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tigra noktardeo (Gorsachius melanolophus) konata ankaŭ kiel Malaja noktardeo, estas mezgranda birdospecio de la familio de Ardeedoj nome ardeoj. Ĝi distribuiĝas en suda, orienta kaj sudorienta Azio, reproduktiĝas en plej orienta Barato, Tajvano, sudorienta Ĉinio, Hindoĉinio kaj Filipinoj. Vintrumas en Indonezio kaj Malajzio.

La Tigra noktardeo estas ĉirkaŭ 47 cm alta. Ili estas noktulaj kaj troviĝantas en arbaroj. Plenkreskulo havas nigran kronon kun pendantaj plumoj al la nuko, kaj estas ruĝecbruna ĝenerale, kun helruĝecbruna orelareo, pli hela grizbruna brustareo, malhelbrunaj supraj partoj, ruĝecbrunaj subaj partoj kun fajna strieco (kio havigas la komunan nomon de Tigra), kaj nigraj subflugiloj. Plenkreskulo havas ankaŭ bluecajn bridojn ĝis ĉirkaŭokulo vizaĝe (irisoj estas flavaj), kiuj povas varii kolore post mudo. Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam maskloj povas havi pli malhelan kreston kaj kelkaj birdoj, ĉefe inoj, povas pluhavi junulan plumaron. La junulo estas grizecbruna kun nigrablanka punkteco, kaj ties subaj partoj estas striecaj.

Tiu specio troviĝas ofte ĉe akvo, kaj estas komuna ankaŭ en urbaj parkoj. La Tigra noktardeo manĝas ĉefe tervermojn kaj ranojn, kaj pli rare fiŝojn kaj lacertojn. Tiu ardeo ofte ĉasas gigantajn tervermojn, eliginte ilin el la grundo kaj skuante ilin por formordi unue ties kapon antaŭ manĝi ilin. Ĝi ondigas sian gorĝon dum englutado de la vermo. Kaze de minaco, la Malaja noktardeo levas sian kreston.

La ino de la Tigra noktardeo demetas 3-5 ovojn kaj plenumas plej kovadon. Ambaŭ gepatroj nutras la junulojn. Helpaj birdoj povas foje klopodi helpi al idozorgado, sed estas ofte forpelitaj de la gepatroj. Kelkaj patroj havas nematuran plumaron; plej el tiuj ŝajnas inoj.

Disvastigata tra siaj ampleksaj teritorioj, la Tigra noktardeo estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]