Regiono Tigrajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tigray)
Regiono Tigrajo
Administra regiono
FlagoBlazono
region of Ethiopia [+]

LandoEtiopio

Koordinatoj14° N, 39° O (mapo)13.57539.0875Koordinatoj: 14° N, 39° O (mapo)
ĈefurboMekele
- koordinatoj14° N, 39° O (mapo)13.57539.0875Koordinatoj: 14° N, 39° O (mapo) [+]
Areo41 409,95 km² (4 140 995 ha) [+]
Loĝantaro4 960 003 [+] (2014)

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2ET-TI

Regiono Tigrajo (Tero)
Regiono Tigrajo (Tero)
situo de Tigrajo en Etiopio

Regiono Tigrajo (Etiopio)
Regiono Tigrajo (Etiopio)
DEC
Regiono Tigrajo
Regiono Tigrajo

Map
Regiono Tigrajo

Vikimedia Komunejo:  Tigray Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

TigrajoTigreo (ትግራይ Təgərayə) estas la plej norda el la naŭ etnaj regionoj (aŭ kililoĉoj) de Etiopio, antaŭe konata kiel Regiono 1. Ĝi estas la hejmo de la tigrajoj, kaj la ĉefurbo estas Mekele. La regiono havas landlimon norde kun Eritreo (sendependa de Etiopio ekde 1993), okcidente kun Sudano (ŝtato Gadarifo), oriente kun la regiono Afaro, kaj sude de la regiono Amhario.

En Tigrajo loĝas ĉ. 4 314 456 personoj en 50 078,64 km². La reganta etno estas la tigrajoj (96,5 %), kun ĉeesto de aliaj grupoj kiel amharoj (1,63 %), sahoj (0,71 %), Afar (0,29 %), agaŭoj (0,19 %), oromoj (0,17 %) kaj la kunamaoj (0,07 %). Religie, 95,6 % de la loĝantaro apartenas al la Etiopia Ortodoksa Eklezio, 4,0 % estas islamanoj, 0,4 % estas katolikoj kaj 0,1 % estas pentajoj (protestantaj etiopaj kristanoj).

Ĉirkaŭ meze de novembro 2021 dum la ribeluloj el Tigrajo alproksimiĝis al Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio, tie okazis tajdo de arestoj de tigrajanoj pro etna deveno.