Tikela muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tikela muŝkaptulo
Tikela muŝkaptulo, masklo
Tikela muŝkaptulo, masklo
Tikela muŝkaptulo, ino
Tikela muŝkaptulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. tickelliae
Cyornis tickelliae
(Blyth, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tikela muŝkaptulo, Cyornis tickelliae, estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio.

La Tikela muŝkaptulo reproduktiĝas en seka arbaro, arbustaro, bambuejo kaj ĝardenoj. Ili nestumas en arbotruo aŭ inter rokoj kaj la ino demetas 3-5 ovojn.[1]

Tikela muŝkaptulo, masklo de centra Barato
Tikela muŝkaptulo, masklo de centra Barato
Manĝanta masklo ĉe Montetoj Ananthagirioj, en Distrikto Rangareddy de Andhra Pradesh, Barato.

La Tikela muŝkaptulo estas 14 cm longa. Ĝi estas starema longvosta muŝkaptulo. Ĉe tiu specio masklo estas bela birdo kiu havas tre brilbluajn suprajn partojn, dum ino havas brunajn suprajn partojn, tiele temas pri kazo de seksa duformismo. Tamen subaj partoj estas pli egalaj kun ruĝoranĝaj brusto kaj gorĝo kaj blankeca ventro. La beko estas granda kaj longa kompare kun la kapo, nigra kaj iom hokoforma en la supra makzelo. La masklo havas nigrecan areon inter la okuloj kaj la bekobazo, kiu estas ĉirkaŭata de harecaj plumetoj, tre kontrastan kun la supraj helbluaj frunto kaj superokula areo, kio oftas en la genro, same kiel la pli helbluaj ŝultroj. La tuta gorĝo estas ruĝoranĝa dum la vizaĝo estas tre ampleksa kaj finas angule tiele ke la limo inter ambaŭ estas ŝtupeca. La resto de la subaj partoj estas blankaj.[2]

Inoj estas pli senkoloraj, kaj la ruĝo estas malplia kaj malplietenda. Junuloj havas skvamecajn brunajn suprajn partojn, kapon kaj bruston, kun bluaj nur flugiloj kaj vosto. Ili manĝas foje eĉ post krepusko.[3] Krom flugantajn insektojn ili foje kaptas treniĝantajn insektojn.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abdulali,Humayun (1979) The nesting of Tickell's Flycatcher (Muscicapa tickelliae) in Bombay. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 76(1):159-161.
  2. Grimmet, R.; Inskipp, T. & Inskipp C. Birds of the Indian Subcontinent Oxford University press. ISBN 0-691-04910-6
  3. Sharma, S.K. (2006) Nocturnal feeding by the Tickell's Blue Flycatcher Cyornis tickelliae. Zoos' Print Journal 21(2):2171
  4. Serrao, JS (1964) Tickell's Blue Flycatcher feeding on crawling prey. Newsl. for Birdwatchers 4(3):12


Bildaro[redakti | redakti fonton]