Etfolia tilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tilia cordata)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Etfolia tilio
etfolia tilio
etfolia tilio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Dilleniidae
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Tilioideae
Genro: Tilio Tilia
Tilia cordata
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La etfolia tilio (Tilia cordata) estas specio de tilio indiĝena en multo de Eŭropo kaj okcidenta Azio. La natura arealo etendiĝas norde ĝis Britujo (ĝis Durham ) kaj centra Skandinavujo, oriente ĝis centra Rusujo, kaj sude ĝis centra Hispanujo, Italujo, Bulgarujo, Turkujo, kaj Kaŭkazo. En la sudo de sia arealo ĝi estas limigita al altaj altitudoj [1][2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Izolitaj etfoliaj tilioj en Bavarujo.
Tilia cordata

Ĝi estas foliarbo kiu altas ĝis 20-38 metrojn, kun trunko ĝis diametro de 1-2 metroj. La folioj estas alterne aranĝitaj, rondaj ĝis triangulaj-ovalaj, 3-8 cm longaj kaj larĝaj, plejofte senharaj (male al la parenca grandfolia tilio - Tilia platyphyllos) krom malgrandaj tufoj de bruna hararo en la foliovejnoakseloj - la folioj estas karakterize keroformaj. Dum somerokomenco la malgrandaj flavverdaj androginaj floroj estas arete produktatajpo kvin ĝis dek unu kun folieca flavverda malsuprenkurba brakteo. Ili havas riĉan, fortan odoron. La arboj estas multe vizitataj fare de abeloj. La frukto estas seka nukseca drupo kiu longas 6-7 mm kaj larĝas 4 mm, komence lanuga, iĝante glata ĉe matureco, kaj (male al grandfolia tilio) ne riphava [1][3].

Ĝi facile hibridiĝas kun grandfolia tilio; la hibrido estas nomata Tilio × europaea (sin. T. × vulgaris) [1][4]. En Britujo ĝi estas indikilo de malnova duonarbaro kaj iĝas ĉiam pli malofta[5].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas vaste kultivata kiel ornama arbo ĝenerale tra ĝia indiĝena arealo en Eŭropo. Ĝi estis multe plantata por formi aleojn en la pejzaĝoplanado de la 17-a kaj la frua 18-a jarcentoj. Fama ekzemplo estas Unter den Linden en Berlino. La stratojn de Sarajevo antaŭe borderis tilioj, kaj ili ankaŭ inspiris kanton fare de Bijelo Dugme. Ili estas ankaŭ vaste kultivataj en Nordameriko kiel anstataŭaĵo de la indiĝena amerika tilio (Tilia americana), kiu havas pli grandan folion, estas teksture pli kruda; tie ĝi renomiĝis Little-leaf linden.

En la landoj de Mezeŭropo kaj en la antaŭa Jugoslavujo, tiliofloroj estas tradicia herba kuracilo (tiliflora teo), konsiderata esti valora kiel kontraŭinflamaĵo en aro da spiradaj problemoj: kataroj, febro, gripo, angino, bronkito, tusado kaj aliaj [6].

Valora unuflora mielo estas produktata fare de abeloj kiuj vizitas tiliojn. La junaj folioj povas esti manĝataj kiel salatolegomo [7]. La blanka ligno, kun fajna teksturo estas klasika elekto por delikataj lignoĉizaĵoj kiel ekzemple tiuj de Grinling Gibbons aŭ de pluraj elstaraj mezepokaj altaroj.

Ĝi estas la nacia arbo de Ĉeĥujo kaj Slovakujo [8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  2. Den Virtuella Floran: Tilia cordata (en la sveda; kun mapoj)
  3. Flora of NW Europe: Tilia cordata
  4. Flora of NW Europe: Tilia vulgaris
  5. Natural England internal website
  6. angle Flora Herb & Supplement Encyclopedia http://www.florahealth.com/flora/home/Canada/HealthInformation/Encyclopedias/LindenFlos.htm[rompita ligilo]]
  7. angle Vernon, J. (2007). Fruits of the forest. The Garden November 2007: 738. Royal Horticultural Society.
  8. angle Aberystwyth University campus walks tree directory. Aberystwyth University sports centre. Arkivigite je 2012-10-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-02. Alirita 2011-11-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]