Till Eulenspiegels lustige Streiche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Till Eulenspiegels lustige Streiche
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Till Eulenspiegels lustige Streiche, United States Navy Band, 2001
Richard Strauss sur bildpoŝtkarto

Till Eulenspiegels lustige Streiche, (eo: La gajaj petolaĵoj de Til' Strigospegulo) op. 28, estas simfonia poemo por granda orkestro de Richard Strauss.

Pri la verko[redakti | redakti fonton]

La verko en rondela formo apartenas al la programmuziko. Ĝi unuafoje estis prezentata la 5-an de novembro 1895 kadre de la dua abonkoncerto de la Kolonja Koncerto-Societo en Gürzenich je Kolonjo per la Orkestro de Gürzenich direktate de Franz Wüllner.

Strauss verkis en printempo de 1894 fragmentan libreton pri unuakta operopeco titole Till Eulenspiegel bei den Schildbürgern [Til' Strigospegulo ĉe la Abderoj], kiun li tamen ne finfaris. Tiel Strauss komponis jaron pli malfrue la simfonian poemon Till Eulenspiegels lustige Streiche; nach alter Schelmenweise in Rondeauform; für großes Orchester gesetzt [La gajaj petolaĵoj de Til' Strigospegulo; laŭ antikva friponmaniero en rondeloformo; metita por granda orkestro]. La neton li finis je la 6-a de majo 1895 en Munkeno. Li dediĉis ĝin al d-ro Arthur Seidl, ĉefa parolanto de la Novgermana Skolo.

La enkonduko de la verko komenciĝas mediteme, kvazaŭ rakontanto komencus per „Estis iam“. Poste Strauss prezentas du malsamajn motivojn, kiu karakterizas Till kaj kiujn li varias dumpase de la verko. En la sinsekvo de ĉi tiuj variaĵoj la orkestro sin montras en plej diversaj koloroj; por kio Till Eulenspiegel estas estimata kiel majstraĵo de la instrumentado.

Prezentado de la verko daŭras proksimume 15 minutojn.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Motiv 1

Tiun ĉi motivon ludas la korno tuj post la enkonduko; ĝi karakteras la personon de Till Eulenspiegel. La g♯ daŭras tri okonojn notojn, kio efikas, ke la parte kromate plenita supreniĝo trans granda sesto, kiu estas ripetata du fojojn, je ĉiu ripeto komenciĝas okonon pli malfrue. Pro ĉi tiu akcento-forŝovo aŭskultanto perdas la metrikan senton. Tiamaniere Richard Strauss majstre bildigas la friponecan ĥaosulon per tonoj.

Motiv 2

La dua motivo, kiu reprezentas Tilon Eulenspiegel, aperas kiel „trankvila“ versio jam en la enkonduko. La friponecan karakteron ĝi ricevas tamen nur, kiam ĝin prezentas la D-klarneto. Ĉi tiun efikas la komenciĝo sur neakcentita taktotempo (dua okono) samkiel fortaj kontrastoj je artikulacio, dinamiko, notvalojoj kaj intervaloj.

Prezentataj scenoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de Til' Strigospegulo el la unua libro pri li, eldonita en 1515
  1. Wie Till geboren und drei Mal getauft wurde [Kiel naskiĝis Til' kaj estis trifoje baptita]
  2. Es war einmal [Estis iam]
  3. Hornthema – Till [Kornotemo - Til']
  4. Das war ein arger Kobold [Tiu estis kruda koboldo]
  5. Auf zu neuen Streichen [Ek al novaj petolaĵoj]
  6. Wartet nur, ihr Duckmäuser [Atentu nur, vi hipokrituloj]
  7. Hopp! Zu Pferde mitten durch die Marktweiber [Hop! Surĉevale meze tra la foirovirinoj]
  8. Mit Siebenmeilenstiefeln kneift er aus [Per sepmejlobotoj li fuĝas]
  9. In einem Mauseloch versteckt [Kaŝita en musotruo]
  10. Als Pastor verkleidet trieft er von Salbung und Moral [Transvestite kiel pastro li gutadas de patoso kaj moralo]
  11. Doch aus der großen Zehe guckt der Schelm hervor [Sed el la piedodikfingro elrigardas la fripono]
  12. Faßt ihn ob des Spottes mit der Religion doch ein heimliches Grauen vor dem Ende [Lin tamen ekkaptas pro la mokado pri la religi kaŝa teruro antaŭ la fino]
  13. Till als Kavalier zarte Höflichkeit mit schönen Mädchen tauschend [Til' kavalire interŝanĝanta delikatajn ĝentilaĵojn kun belaj knabinoj]
  14. Er wirbt um sie [Li amindumas ŝin]
  15. Ein feiner Korb ist auch ein Korb [Ankaŭ belvorta rifuzo estas rifuzo]
  16. Wütend (fährt er ab) [Furiozege (li forveturas)]
  17. Schwört Rache zu nehmen an der ganzen Menschheit [Ĵuras venĝi sin al la tuta homaro]
  18. Philistermotiv [Filistromotivo]
  19. Nachdem er den Philistern ein paar ungeheuerliche Thesen aufgestellt, überläßt er die Verblüfften ihrem Schicksal [Post kiam li metis al la filistroj kelkajn nekredeblajn tezojn, li tute lasas la konsternitojn al si mem]
  20. Grimasse von weitem [Defora grimaco]
  21. Till's Gassenhauer [Kanteto de Til']
  22. Schnell und schattenhaft [rapide kaj sombrece]
  23. Etwas gemächlicher [iomete pli trankvile]
  24. Till-Thema (Horn-Reprise) [Temo de Til' (korno-reepreno)]
  25. Das Gericht – Er pfeift gleichgültig vor sich hin – Richtspruch: Der Tod [La juĝejo – Li fajfas indiferente – Juĝo: La morto]
  26. Hinauf auf die Leiter! Da baumelt er, die Luft geht ihm aus, eine letzte Zuckung – Till's Sterbliches hat geendet [Supren sur la stupareton! Jen li svingopendas, lia spiro estingiĝas, lasta konvulsio – la mortebla de Til' finiĝis]
  27. Epilog [Elkonduko]

Tiun ĉi programon Strauss skribis en sian propran partituron, volis tamen ne, ke la aŭskultantoj laŭaŭskulto ĝin. Laŭ skriba demando de la orkestrestro Franz Wüllner pri la programo Strauss respondis: „Estas neeble por mi, doni programon pri Eulenspiegel: Envortigita tio, kion mi pensis je la unuopaj partoj, efikus aĉe komika kaj kaŭzus multan eksciton. Ĉu ni volas igi la hometojn mem krevigi la nukson, kiun la fripono prezentas al ili?“

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Richard Strauss: Till Eulenspiegels lustige Streiche - nach alter Schelmenweise in Rondeauform. Op. 28. Poŝpartituro n-ro 443, Eldonejo Eulenburg, Londono/Zuriko/Majenco/Novjorko 1974
  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen (Taschenbuch) Bärenreiter 2003, ISBN 978-3761814680