Tim Berners-Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tim Berners-Lee
inventinto de la Tut-Tera Teksaĵo
inventinto de la Tut-Tera Teksaĵo
Persona informo
Naskonomo Timothy John Berners-Lee
Naskiĝo 8-an de junio 1955
en Londono, Britio
Lingvoj angla
Loĝloko Konkordo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝina Kolegio • Emanuel School
Familio
Patro Conway Berners-Lee
Patrino Mary Lee Woods
Frat(in)o Mike Berners-Lee
Okupo
Okupo komputosciencistofizikistoprogramisto • universitata instruisto • retprogramisto • inĝenieroinventisto
Verkoj TTT
TTT-servilo
WorldWideWeb
Hiperteksto-Transiga Protokolo
HTML
Semantika Tut-Tera Teksaĵo
TTT
Retejo http://www.w3.org/People/Berners-Lee/
vdr

Timothy John "Tim" BERNERS-LEE (naskita la 8-an de junio 1955) estas la iniciatinto de la Tut-Tera Teksaĵo.
En 1989, Berners-Lee proponis projekton al sia dunganto CERN, bazitan sur la koncepto de Hiperteksto, por faciligi la disdividon kaj la ĝisdatigon de informoj inter esploristoj. Li konstruis la sistemon kiu fariĝis la fundamento de la TTT. Li nun estras la W3C kiu superrigardas ĝian daŭran disvolviĝon.

La unua TTT-ejo kiun Tim konstruis (kaj sekve la unua iam konstruita) estis http://info.cern.ch. Ĝi donis klarigon pri kio la reto estas, kiel akiri propran krozilon, kiel instali propran servilon, ktp. Komence ĝi estis ankaŭ la unua Serĉilo en la mondo almenaŭ en primitiva formo, ĝis Tim prizorgis liston de aliaj TTT-ejoj krom la sia.

Ĉar la elementaj ideoj de la TTT estas sufiĉe simplaj por esti komprenitaj de mezlernejano, la sagaco de Berners-Lee estas kombini ilin en maniero kiu esploru ties plenan potencialon.

En lia libro "Weaving the Web" ("Teksante la teksaĵon"), pluraj induktaj temoj aperas :

  • Estas simple tiom grave povi eldoni kiom trakrozi la teksaĵon (Vikipedio estas tiurilate signifa paŝo en la bonan direkton)
  • Komputiloj povas esti uzataj por fonaj taskoj kiuj ebligas al homoj pli bone gruplabori ( denove, vikipedio estas bona ekzemplo)
  • Ĉiuj aspektoj de la interreto devus funkcii kiel teksaĵo, prefere ol kiel arba strukturo. Notindaj aktualaj esceptoj estas la Domajna nomsistemo kaj la Domajnnomreguloj regataj de ICANN.
  • Komputikaj scientistoj havas moralan respondecon same kiel teĥnikan respondecon.

Eksteraj ligiloj