Saltu al enhavo

Tim Cahill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tim Cahill
Persona informo
Naskonomo Timothy Filiga Cahill
Naskiĝo 6-an de decembro 1979 (1979-12-06) (46-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla
Loĝloko Kataro
Ŝtataneco Aŭstralio
Samoo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Tempe High School (en) Traduki
Kingsgrove North High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Chris Cahill (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Kyah Cahill (en) Traduki, Shae Cahill (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
verkisto
scenaristo
futbala trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.timcahill.com
vdr

Timothy Filiga "Tim" CAHILL AO /ˈkeɪhɪl/ (naskita la 6-an de decembro 1979 en Sidnejo, Novsudkimrio) estas aŭstralia iama futbalisto. Li ludis en Anglio dum ok jaroj por Millwall kaj Everton kaj estas la rekordgolinto de la aŭstralia nacia teamo. Li povis ludi en la mezkampo aŭ antaŭe. Malgraŭ sia alteco de 1,78 metroj, Cahill estis konsiderata bonega kapludanto kaj havis grandan saltkapablon. [1][2][3][4]

Kluba kariero

[redakti | redakti fonton]

En la sezono 2003-04, Cahill estis ŝlosila ludanto por Millwall FC, kiu atingis sian unuan FA-Pokalfinalon kaj lokon en la UEFA-Pokalo. Entute, Cahill ludis 250 ludojn por Millwall, trafante 57 golojn. Antaŭ la sezono 2004-05, li subskribis kontrakton kun Everton FC, kie li ludis 278 ludojn en 8 sezonoj, trafante 68 golojn. En julio 2012, li estis aĉetita de la New York Red Bulls. La 2an de februaro 2015, Cahill anoncis sian translokigon de New York Red Bulls al la ĉina klubo Shanghai Greenland FC.  Li forlasis la klubon en februaro 2016.  Li poste pasigis kelkajn monatojn ĉe Hangzhou Greentown FC antaŭ ol reveni al sia patrujo kaj Melbourne City FC.

Nacia teamo kariero

[redakti | redakti fonton]

Cahill debutis por la aŭstralia nacia teamo en 2004. Li ludis por Aŭstralio ĉe la Olimpikoj de 2004. En la unua matĉo de la lando ĉe la Futbala Mondpokalo de 2006, kontraŭ Japanio, Cahill eniris la ludon kiel anstataŭanto en la dua duono, kiam Japanio gvidis 1-0. Du goloj de Cahill renversis la situacion, kaj Aŭstralio fine venkis 3-1. Li estis nomita la Futbalisto de la Jaro de Oceanio en 2004. Li estis nomita en la aŭstralian teamon por la FIFA Konfederacia Pokalo 2017 en Rusio.

La 25an de junio 2017, li gajnis sian 100-an ĉapon por Aŭstralio.

Li estis elektita en la aŭstralian teamon por la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. [5][6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 10 Best Australian Football Players of All Time (26 December 2023). Arkivita el la originalo je 2023-12-26. Alirita 26 December 2023 .
  2. Tim Cahill retires as the greatest of all the Socceroos. The Guardian (18 July 2018). Alirita 1 January 2022 .
  3. The greatest Socceroo: Cahill leaves the game as an icon of sport. Sydney Morning Herald (19 November 2018). Alirita 1 January 2022 .
  4. "Harry Kewell named greatest footballer", The Age, 13 July 2012.
  5. Caltex Socceroos finalise squad for Russia
  6. Revealed: Caltex Socceroos FIFA World Cup squad numbers

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]