Tim LaHaye
| Tim LaHaye | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 27-an de aprilo 1926 en Detrojto | |
| Morto | 25-an de julio 2016 (90-jaraĝa) en San-Diego | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | apopleksio | |
| Tombo | Miramar National Cemetery (en) | |
| Religio | baptismo vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Western Seminary (en) Libereca Universitato Universitato de Bob Jones | |
| Partio | Respublikana Partio | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Beverly LaHaye (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto teologo lobiisto romanisto scenaristo sciencfikcia verkisto pastoro | |
| Laborkampo | kristanismo, eskatologio, kristana literaturo, kreiva kaj profesia verkado kaj prozo | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Timothy F. LaHAYE (n. la 27-an de aprilo 1926 en Detrojto, Miĉigano ; m. la 25-an de julio 2016 en San-Diego, Kalifornio) estis evangelia aŭtoro kaj pastro de suda baptista megapreĝejo en Kalifornio. Li publikigis entute 85 librojn, komence plejparte nefikciajn librojn pri persona disvolviĝo kaj rilataj temoj, poste sciencfikcion el sia perspektivo.
Li fariĝis tutmonde konata per la romanoj "Left Behind " (postlasita) pri la apokalipso, kiujn li verkis kun Jerry B. Jenkins. [1] Li ankaŭ estis la fondinto de la konservativa Konsilio por Nacia Politiko (Council for National Policy, CNP) kaj aliaj organizaĵoj.
Laŭ LaHaye, sekulara humanismo estas komploto de malbonaj fortoj celantaj subpremi veran kristanismon kaj la usonan tradician familion, gvidata de 600 senatanoj kaj ĉiuj nekristanaj instruoj kaj kelkaj gravaj organizaĵoj kiel la Usona Unio por Civilaj Liberecoj. [2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robert D., "Tim LaHaye Dies at 90; Fundamentalist Leader's Grisly Novels Sold Millions", The New York Times, July 25, 2016.
- ↑ Du Mez, Kristin Kobes. (2020) Jesus and John Wayne: How White Evangelicals Corrupted a Faith and Fractured a Nation. Liveright Publishing Corporation. ISBN 9781631499050. OCLC 1120090251.

