Tim Robbins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tim Robbins
Tim Robbins

Kino > Aktoroj > Tim ROBBINS


Tim ROBBINS (naskiĝis la 16-an de oktobro, 1958) estas usona aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj produktoro.

Robbins naskiĝis en West Covina, Kalifornio. Lia patro estis la folk-kantisto Gil Robbins. En la aĝo de 12 jaroj Tim Robbins aliĝis al la Theatre for a New City, krome li agadis en la drama klubo de sia lernejo.

Li studis aktoradon en Losanĝeleso, poste, en 1981, li kun kelkaj kunuloj fondis la avantgardisman teatran grupon Actors' Gang.

Post kelkaj televidaj roloj, li en la jaro 1984 ricevis sian unuan malgrandan kino-rolon: en la filmo Toy Soldiers. Sekvis aro da epizodaj roloj, sed grandan atenton li rikoltis per la sportista filmo Bull Durham en 1988. Dum la laboroj por tiu ĉi filmo li komencis amrilaton kun sia kolegino Susan Sarandon, kiu ĝis nun restas.

Aro da grandaj roloj sekvis, krome li komencis verki scenarojn kaj agi kiel produktoro kaj reĝisoro. La filmo Dead Man Walking donis al li la honoron, esti nomumita por la Oskaro en la fako reĝisorado. Li gajnis la premion en 2004 pro sia rolo en la filmo Mystic River.

Listo de filmoj

  • Toy Soldiers (1984)
  • Bull Durham (1988)
  • Erik the Viking (1989)
  • Cadillac Man (1990)
  • Jacob's Ladder (1990)
  • The Player (1992)
  • Bob Roberts (1992 – aktoro, scenaristo, reĝisoro)
  • Short Cuts (1993)
  • I.Q. (1994)
  • The Shawtshank Redemption (1994)
  • Pret-á-porter (1995)
  • Dead Man Walking (1995 – scenaro, reĝisoro, nomumita)
  • Nothing to Lose (1997)
  • Arlington Road (1998)
  • High Fidelity (2000)
  • Mission to Mars (2000)
  • Mystic River (2003)