¡Que viva México!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Time in the Sun)
¡Que viva México!
nefinita filmo
Originala titolo Да здравствует Мексика!
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1932
Ĝenro filma dramo
Kameraado Eduard Tisse
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn • Grigori Aleksandrov
Produktisto(j) Upton Sinclair
Scenaro Grigori Aleksandrov • Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Rolantoj Sara García • Raúl de Anda
IMDb
vdr

¡Que viva México! (ruse Да здравствует Мексика!, el hispana tradukebla al Vivu Meksiko) estas filma projekto ekigita en 1930 fare de la rusa avangarda reĝisoro Sergej Eisenstein (1898–1948). Ĝi estus estinta epizoda portreto de meksikaj kulturo kaj politiko el antaŭ-hispana civilizo al la revolucio de Meksiko. Produktorado estis malhelpata pro malfacilaĵoj kaj estis eventuale abandonita. Jay Leyda kaj Zina Vojnov nomigis ĝin lia "plej granda filmoplano kaj lia plej granda persona tragedio".[1]

Eisenstein iris al Meksiko en Decembro 1930 — post variaj projektoj proponitaj de Charles Chaplin kaj Paramount Pictures forfalis- kaj Paramount liberigis lin el sia kontrakto. La meksika filmo estis produktorita de Upton Sinclair kaj de malgranda grupo de financistoj rekrutita de lia edzino Mary Craig Kimbrough Sinclair, laŭ leĝa korporacio kiun tiuj investistoj estis formintaj, nome Mexican Film Trust. Ties kontrakto kun Eisenstein alvokis por mallonga, nepolitika filmo pri Meksiko, en scenaro desegnota kaj filmota de Eisenstein kaj liaj du samlandanoj, Grigori Aleksandrov kaj Eduard Tisse.

Eisenstein filmis inter 175,000 kaj 250,000 liniajn futojn de filmo (30 al 50 horoj) antaŭ la Mexican Film Trust haltigis la produktoraron, la Trusto elĉerpis monon kaj paciencon pro la malkapablo de Eisenstein por kompletigi la filmon akurate, kaj Eisenstein ricevis ordonojn por sia "plej rapida reveno" al Sovetunio, el kie li estis forestinta ekde 1929. Spite la dekomencan intencon ke Eisenstein revenu el Meksiko al Kalifornio por kompletigi la filmon, li ne ricevis permeson reveni al Usono fare de la prienmigraj aŭtoritatoj, nek povis okazi interkonsento kun la Trusto kaj Sojuzkino por sendi al Sovetunio la materialon kaj kompletigi la filmon tie.

Pere de Sinclair, la Mexican Film Trust sukcesis veki intereson por ke oni finigu usonan filmon, sed post monatoj de malsukceso, fine kontraktis kun sendependa produktoro-distribuanto Sol Lesser por produkti du kurtajn filmojn kaj mallongan filmaĵon el la materialo, nome Thunder Over Mexico, Eisenstein in Mexico, kaj Death Day ĉiuj publikigitaj en 1934.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bergan, Ronald (1997), Eisenstein: A Life in Conflict, London: Little, Brown, (ISBN 0-316-87708-5) .
  • Bordwell, David (1993), The Cinema of Eisenstein, Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, (ISBN 978-0-674-13138-5) .
  • Eisenstein, Sergei (1972), Que Viva Mexico!, New York: Arno, (ISBN 978-0-405-03916-4) .
  • Geduld, Harry M.; Gottesman, Ronald, eds. (1970), Sergei Eisenstein and Upton Sinclair: The Making & Unmaking of Que Viva Mexico!, Bloomington, Indiana: Indiana University Press, (ISBN 978-0-253-18050-6) . Composed of correspondence from the files of Upton Sinclair, including letters, telegrams contracts and other documents to and from Eisenstein, Kimbrough, the Amkino Corp., Stalin and others.
  • Karetnikova, Inga (1991), Mexico According to Eisenstein, Albuquerque: University of New Mexico Press, (ISBN 0-8263-1257-8) . In collaboration with Leon Steinmetz.
  • Leyda, Jay (1960), Kino: A History Of The Russian And Soviet Film, New York: Macmillan, OCLC 1683826 .
  • Leyda, Jay; Voynow, Zina (1982), Eisenstein At Work, New York: Pantheon, (ISBN 978-0-394-74812-2) .
  • Salazkina, Masha (2009), In Excess: Sergei Eisenstein's Mexico, Chicago: University of Chicago Press, (ISBN 978-0-226-73414-9) .
  • Seton, Marie (1952), Sergei M. Eisenstein: A Biography, New York: A.A. Wyn, OCLC 2935257 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]