Times Square

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Times Square nokte

Times Square [tajms skŭer] situas en Novjorko ĉe la vojkruciĝo de Broadway kaj Seventh Avenue kaj estas nomata post New York Times. Ĝi etendiĝas de West 42nd Street ĝis West 47th Street kaj formas la centron de Broadway-nomata teatra kvartalo de Manhattan.

La originala strato havis la nomon Longacre Square ĝis 1904, kiam oni alinomis ĝin al Times Square. En la 1930-aj jaroj, Times Square oficiale estis dividita al du partoj. La suda parto retenis la nomon, dum la norda parto estis alinomata al Father Duffy Square. Ĝia allogaĵo estas la multaj teatroj (40 en la ĉirkaŭo), la grandegaj lumreklamoj de la strato. Ĝi estas sidejo de amuzigaj kaj filmaj entreprenoj.