Timișoara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timișoara
germane: Temeswar, hungare: Temesvár, ĉeĥe: Temešvár, turke: Temeşvar
urbo
Placo de Venko
Blazono
Oficiala nomo: Timișoara
Kromnomo: Malgranda Vieno
Ŝtato Rumanio Rumanio
Regiono Banato
Distrikto Timiș
Historiaj regionoj Hungara reĝlando, Transilvanio
Rivero Bega
Situo Timișoara
 - alteco 90 m s. m.
 - koordinatoj 45° 45′ 35″ N 21° 13′ 48″ O / 45.75972 °N, 21.23000 °O / 45.75972; 21.23000 (mapo)
Areo 129,2 km² (12 920 ha)
 - de metropolo 1 070,4 km² (107 040 ha)
Loĝantaro 312 113 (2009)
 - de metropolo 359 132
Denseco 2 415,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1019
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 300030
Telefona antaŭkodo (+40) 02 56
Aŭtokodoj TM
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
Vikimedia Komunejo: Timișoara
Retpaĝo: www.primariatm.ro
Politeknika universitato - Rektorejo en Timișoara
Biciklado proksime de rivero Bega en Timișoara
Flora sunhorloĝo proksime de Hotel Continental en Timișoara

Timișoara [timiŝŭara] (hungare: Temesvár temeŝvar; germane: Temeswar, Temeschburg, en germanaj dialektoj ankaŭ Temeschwar) estas la ĉefa urbo de la rumana provinco Banat. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Timiș. Ĝi situas ĉe la kanalo Bega, 562 km okcidente de București. Oni aligis al ĝi Freidorf, Colonia Kunz, Mehala.

Loĝantaro

En 1910 72 mil 555 (germanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 334 mil 115 (82 % rumanoj, 9,5 % hungaroj, 4 % germanoj, 2 % serboj). Unu el la plej grandaj universitataj centroj de Rumanio.

Historio

En 1849 tiu fortikaĵo estis la unusola, kiun la hungara armeo ne povis okupi. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye).

Vidindaĵoj

Fonto

Eventoj

En Timișoara komenciĝis, je la 16-a de decembro 1989, la ribelo, kiu alportis finon al la diktaturo de Rumanio. Je la 20-a de decembro Timișoara deklaris sin la unua libera urbo, tamen je la prezo de 1.104 mortintoj kaj 3.352 vunditoj. Unu semajnon poste disfalis la reĝimo de Nicolae Ceaușescu.

Esperanto

En Timișoara troviĝas la sidejo de la Esperanto-Asocio de Rumanio kaj de RumEJA. En majo 2003 tie okazis Balkana E-Simpozio, en la Okcidenta Universitato.

Vidu ankaŭ

Ĝemelaj urboj

Jenaj urboj havas ĝemelecon kun Timișoara:

Eksteraj ligiloj