Timirjazevskaja (Monorelo de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Timirjazevskaja (stacio de Moskva metroo).

Логотип метро в системе бренда московского транспорта.svg 130Moskwa Metro Line 13.svg

Timirjazevskaja
ruse Тимирязевская
Timiryazevskaya monorail station.jpg
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Butirskij (Nord-Orienta administra arondismento)
Geografia situo 55° 49′ 8″ N, 37° 34′ 44″ O55.81937.5789Koordinatoj: 55° 49′ 8″ N, 37° 34′ 44″ O
Situo de Timirjazevskaja
Ecoj
Tipo Unurela fervojo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 20-a de novembro 2004 (nur eliro)
29-a de novembro 2004 (plena servo)
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Логотип метро в системе бренда московского транспорта.svg Metroo de Moskvo
Kodo de la stacio 200
Linio Moskwa Metro Line 13.svg Monorelo de Moskvo
Antaŭa stacio Posta stacio
Ulica Milaŝenkova
v  d  r
Information icon.svg

Timirjazevskaja (ruse Тимирязевская) estas la okcidenta finstacio de la Monorelo de Moskvo. Ĝi situas en la distrikto Butirskij de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, 50 metrojn for de la stacio Timirjazevskaja de la Metroo de Moskvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 20-an de novembro 2004 por eliro kaj 9 tagojn poste por aliro. Ĝi komencis funkciadon en "ekskursa modo". Nur du trajnoj veturis sur la linio, la intervalo inter trajnoj estis de 30 minutoj kaj la stacio estis malfermita de la 10:00 ĝis la 16:00 horo. La vojaĝantoj povis aliri la trajnojn nur en stacio Ulica Sergeja Ejzenŝtejna.

La 10-an de januaro 2008 la linio komencis regularan funkciadon akceptante vojaĝantojn de la 6:50 ĝis la 23:00 horo kaj ebligante al ili aliri trajnojn en ĉiuj stacioj de la linio. La kosto de la bileto estis ankaŭ malaltigita de 50 al 19 rubloj.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Moskwa Metro Line 9.svg Serpuĥovsko-Timirjazevskaja linio (stacio Timirjazevskaja)
  • Fervojo: stacidomo Timirjazevskaja
  • Aŭtobusoj: 12, 12к, 19, 23, 604

Utilaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La stacio estas malfermita de la 07:00 ĝis la 23:00 horo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]