Timo Väänänen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timo Väänänen
Persona informo
Naskiĝo 4-a de marto 1970
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Timo VÄÄNÄNEN [venenen] (naskiĝis la 4-an de marto 1970 en Mikkeli, Finnlando) estas finna kantelo-ludisto kaj esperantisto[1], kiu loĝas en Lahti, Finnlando.

Timo Väänänen ludas kantelon, la finnan nacian muzikilon. Li uzas diversajn tipojn de la instrumento, ekzemple malgrandajn kantelojn kun 5–19 kordoj, koncertan kantelon kun 39 kordoj kaj 39-kordan elektran kantelon. Li studis popolmuzikon en Sibelius-Akatemia, la muzika universitato en Finnlando. Liaj instruistoj estis i.a. popolkantelisto Toivo Alaspää kaj profesoro Martti Pokela.

En 2008 li kompletigis sian artan laboraĵon por la diplomo doktoro pri muziko, titolitan La vizaĝoj de Väinämöinen - kantelo kiel simbolo. En 1997 li esti nomita la juna artisto de la jaro de Finland Festivals. Li faris multajn kompaktajn diskojn kaj koncertis en multaj landoj. Li estas ĉefredaktoro de la finna revuo Kantele.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Timo Väänänen ludas kaj tradician kaj novan muzikon por kantelo. Li ofte komponas improvize repertuaron por si mem. Per elektra kantelo li uzas ankaŭ la teĥnikon live-looping, uzas komputilojn kaj efektilojn por elektra gitaro, ekz. la elektran arĉon EBow. Li ofte koncertas kun dancistino Päivi Järvinen, ekzemple en la esperanta arta festivalo Arta lumo en Kuopio en 2007.

KD-j[redakti | redakti fonton]

Solo-diskoj

Aliaj diskoj

  • De Fragilitate – Piae Cantiones Hymns from medieval Finland 'Mezepoka muziko el Finnlando el la muzikaĵaro Piae Cantiones', Zefiro Torna, Timo Väänänen, Antverpena Katedrala koruso (Klara, KTC 4023, 2007)
  • Lelo, Matka suomalais-ugrilaisen musiikin maailmaan 'Lelo - Vojaĝo en la finn-ugra muziko', Gennadi Dulkin (Mordvio, Rusio), Leena Joutsenlahti, Maija Karhinen-Ilo, Anna-Kaisa Liedes, Timo Väänänen (Maanite, 2007)
  • Taith, Now and then 'Taith, nun kaj tiam' (Taith Records, 2005)
  • Puinen Sydän - Wooden Heart 'Ligna koro', Toivo Alaspää, Matti Kontio kaj Timo Väänänen (IMU, 2006)
  • Äänikuvia 'Sonbildoj', Anna-Kaisa Liedes, Timo Väänänen kaj Abdissa Assefa (AKCD, 2005)
  • Loituma / Beautiful Things 'Loituma, belaĵoj' (Kansanmusiikki-instituutti, 1995, kaj NorthSide, Usono, 1998); kun la furora muzikaĵo Ievan Polkka
  • Kuutamolla / In the Moonshine 'En lunbrilo', (Kansanmusiikki-instituutti, 1998, kaj NorthSide, Usono, 1999)
  • The Chronicles of Narnia: The Lion, the Witch and the Wardrobe 'Kronikoj de Narnio: La Leono, la Sorĉistino, kaj la Ŝranko, filmo kaj kd (Walt Disney & Walden Media, 2005)
  • Sonata for Kantele 'Sonato por kantelo', muziko de Martti Pokela (Warner Music, Finlandia Records, 1995)
  • Snow Kantele 'Neĝa kantelo, muziko de Martti Pokela (Warner Music, Finlandia Records, Innovator, 1997)
  • Toivo Alaspää: Mestari ja kisällit 'Toivo Alaspää: la majstro kaj la submajstroj' (Kansanmusiikki-instituutti, 2000)
  • Simon Ho, Simon Ho (faze, 2005)
  • Utua 'Nebulo', gastmuzikisto, (Texicalli, 2003)
  • Ensiferum – Victory Songs, gastmuzikisto, (Spinefarm Records 2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. YouTube : 103-a UK – Lisbono 2018 – fragmento XVI – Tuomo, Jaija, Lauri kaj Mark Fettes - Curysgofre, kanalo de Ciro Gomes de Freitas