Saltu al enhavo

Tina Modotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tina Modotti
Persona informo
Assunta Adelaide Luigia Modotti
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1896 (1896-08-17)
en Udine
Morto 5-an de januaro 1942 (1942-01-05) (45-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Panteón de Dolores (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fotisto filmaktoro teatra aktoro artisto aktoro aktivulo modelo revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo fotografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Assunta Adelaide Luigia Modotti, plej konata kiel Tina Modotti (Udine, Italio; 17-a de aŭgusto de 1896 - Meksikurbo, Meksiko 5-a de januaro de 1942) estis fama italdevena meksika fotistino[1].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis 17-jaraĝa ŝi elmigris al Usono por renkonti sian patron kaj pli aĝan fratinon, kiuj jam loĝis tie. Ŝi laboris en Holivudo kiel aktorino. En 1921 ŝi konis Edward Weston kaj en 1922 ŝi alvenis al Meksiko por entombigi sian unuan edzon Roubaix de L'Abrie Richey. En Meksiko ŝi konis kaj amikiĝis kun Diego Rivera, David Alfaro Siqueiros, Blanca Luz Brum, Vittorio Vidali, Nahui Ollin, María Tereza Montoya kaj Frida Kahlo. Ŝi iĝis membro de la Meksika Komunisma Partio en 1927. Apogis aktive la lukton de Augusto César Sandino kaj helpis fondi la unuan kontraŭfaŝisman komitaton italan. En 1928 ŝi konis Julio Antonio Mella, studentestro el Kubo, kiam formiĝis la komitato apoga al la italaj anarkiistoj Sacco kaj Vanzetti.

Julio Antonio Mella estis murdita la 10-an de januaro de 1929 pafe[2]. Tina iĝis suspektinda, kiel ŝi aŭ konis la murdiston aŭ eĉ estis ties komplico. Ĉio derivis al ampasia tialo pro ŝia rilato kun Vittorio Vidali, nome la klasika triangulo, kio iel funkciis kiel fumkurteno. Ŝi iĝis senkulpa ĉar la deklaroj de tri atestantoj estis neatenditaj ĉar ne estis sufiĉe da lumo[3]. Plej verŝajne influis ankaŭ agado flanke de Diego Rivera (kiu estis amiko de la Prezidento) favore de Modotti.

Ŝi estis konata pro siaj polemikaj fotoj de nudaĵoj kaj pro sia partikulara rigardo al Meksiko.

Ŝi poste estos atestanto de la murdo de Mella. En 1930, estis false akuzita je konspiro por murdi Pascual Ortiz Rubio, tiama prezidento de Meksiko, pro kio ŝi estis arestita. Denove danke al helpo de Diego Rivera, ŝi estis liberigita sed elpelita de la lando.

Ŝi alvenis al Germanio meze de 1930, veturis al Sovetunio kaj renkontis Vittorio Vidali, kiun ŝi estis koninta en Meksiko. Ŝi partoprenis en Internacia Ruĝa Helpo. En 1934 ŝi veturis al Hispanio. Dum la Hispana Enlanda Milito ŝi aliĝis en la fama komunista Kvina Reĝimento kaj laboris en la Internaciaj Brigadoj, sub la nomo de María ĝis la fino de la milito. Margarita Nelken rakontis kiel ŝi zorgis la infanojn kiuj alvenis al Almerio post la amasfuĝo de la popolo de Malago kiu estis atakita bombarde dum la piedirado fare de la frankista armeo.

En 1939 ŝi revenis kiel rifuĝinto al Meksiko, kie ŝi pluigis sian politikan aktivecon, pere de la Kontraŭfaŝista Alianco Giuseppe Garibaldi. En 1940, la prezidento Lázaro Cárdenas nuligis sian elpelordon. Ŝi mortiĝis pro korinfarkto la 5-a de januaro de 1942 en taksio. En sia libro "Tina", Pino Cacucci mencias eblan murdon de Tina Modotti, kio ĉiam iĝis polemiko ĉar oni ne faris nekropsion.

La meksika verkistino Elena Poniatowska verkis romanecan biografion subtitole "Tinísima". Víctor Hugo Rascón Banda verkis teatraĵon nome "Tina Modotti".

Aperoj en fikciaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

En 2002, oni premieris la filmon Frida (2002), reĝisorita de Julie Taymor, en kiu Ashley Judd ludis la rolulon de la fotistino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) Roberto Pigro,Tina Modotti: granda artistino, kiu ne konsideris sin tia, Monato, novembro 2024, paĝoj 22-23.
  2. Cuba: ¿Un complot internacional de mentirosos?
  3. (es) Joani Hocquenghem, La mujer en el techo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]