Tindolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
tindolo
(Coccinia grandis) at Madhurawada 01.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Coccinia
Specio: C. grandis
Coccinia grandis
(L.) VOIGT
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
frukto.
floroj kaj fruktoj.

Tindologranda kokcinio (Coccinia grandis) estas utilplanto el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tindolo estas multjara herba grimpplanto kun tuberoj, kiu formas glatan tigon de ĝis 5 m longeco. La simplaj folioj sidas alterne, kaj havas 5 ĝis 55 mm longan pedunklon. La foliplato havas la mezuron de 3 ĝis 11 cm oble 3 ĝis 13 cm kvineĝa ĝis manforma loba kun korforma ĝis sagforma folibazo. Pro la foliformo, kiu similas al hedero la planto ankaŭ nomiĝas “hedera kukurbo”. La folirando estas denta.

La specio estas (dioika). La floroj staras plej ofte unuope en foliakseloj, tre malofte en malofte florantajn florarojn. Ili estas blankaj en Azio kaj kremkolore blankaj en Afriko. La pedunklo estas ĝis 32 mm longa. La sepaloj estas 1,2 ĝis 3,5 mm longaj kaj kvinnombraj. La petaloj estas 1,7 ĝis 4 cm longaj kaj same kvinnombraj. La anteroj de la tri stamenoj estas kunkreskinta al kolono.

floro

La karpelo estas triparta, epigina kaj havas multajn ovariojn. Ekzistas pistilo kun tri lobaj stigmoj. En inaj floroj ekzistas tri malgrandaj stamenetoj (staminodio).

La frukto estas karneca, skarlate ruĝaj kirasberoj de 60 mm longeco kaj globa ĝis elipsoida formo. Ili estas ĉ. 35 mm larĝaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La specio hejmiĝas de Afriko ĝis Sudorienta Azio kaj Malajzio kaj estas kultivataj tie. En aliaj regionoj de la Tropikoj ĝi estas invada planto.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La maturaj fruktoj estas manĝataj krude aŭ kanditaj. Folioj kaj junaj ŝosoj kaj nematuraj fruktoj estas kuirataj kiel legomo. Diversaj plantpartoj estas uzataj medicine. Kelkfoje la specio estas uzata kiel ornamplanto. Folioj kaj la junaj ŝosoj estas relative riĉaj je kalio, fero, zinko kaj seleno. Ankaŭ la aminoacida konsisto de la proteinoj estas konvena al la homo. [1].

Invada specio[redakti | redakti fonton]

.

En multaj tropikaj regionoj la planto estas invada planto. En Guamo, Saipano kaj Havajo ĝi subpremas la hejmajn plantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de legomoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Xu YouKai, Liu HongMao, Dao XiangSheng: The nutritional contents of Coccinia grandis and its evaluation as a wild vegetable. Acta Botanica Yunnanica, Band 25, 2003, S. 680-686 (Abstract)