Tinkturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lan-tinkturado, 1482: el franca traduko de Bartolomaeus Anglicus.

Tinkturo estas substanco per kiu oni kolorigas objekton (kutime tolo, vesto, hararo, farbo, manĝaĵo...) sur tiu kiun ĝi antaŭe havis. Kvankam estas multaj naturaj tinkturoj,[1] la majoritato de la tinkturoj uzataj nuntempe enhavas kemiajn produktojn. La harartinkturoj estas dividataj en oksidigaj kaj neoksidigaj. Ĝenerale oni aplikas ĝin en akvosolaĵo kun mordanto kiu faciligas la fiksadon de la tinkturo en la fibro.

La tinkturoj kaj la pigmentoj estas kolorigiloj ĉar absorbas nur kelkajn ondolongojn de la videbla lumo. La tinkturoj ĝenerale estas solveblaj en akvo, dum la pigmentoj ne estas solveblaj.

La tinkturoj enhavas varion de elementoj, kiel senmineraligita akvo, cetil-alkoholo, proteino el tritiko, aloo vera, ekstrakto de mielo, natrio, odoresenco, amoniako ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roquero, Ana: Tintes y tintoreros de América. Catálogo de materias primas y registro etnográfico de México, Centroamérica, Andes Centrales y Selva Amazónica. Instituto del Patrimonio Histórico Español, Madrido (Hispanio) 2006. La recuperación del uso de tintes orgánicos en práctica. Alirita la 2an de aprilo 2020.