Tinnye
| Tinnye | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Meza Hungario | ||
| Departemento | |||
| Distrikto | Pilisvörösvár | ||
| Poŝtkodo | 2086 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 950 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 37′ N, 18° 47′ O (mapo)47.61666718.783333Koordinatoj: 47° 37′ N, 18° 47′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 16,1 km² (1 610 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Tinnye (tinje) estas vilaĝa komunumo en Hungario. Ĝi apartenas al la regiono Meza Hungario, al la departemento Pest, kiu komplete ĉirkaŭas la nacian ĉefurbon Budapeŝto, kaj al la distrikto Pilisvörösvár. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 1 950 loĝantoj sur areo de 16,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 121 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Pilisjászfalu, Piliscsaba, Perbál, Úny kaj Leányvár.
- Poŝtkodo: 2086
- Telefonprefikso: 26
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero, laŭ flankovojoj.
Laŭ la hungara lingvisto Lajos KISS [kiŝ] la vilaĝnomo estas slavdevena, samorigina kun la bulgara tinja 'marĉo, ŝlimo'. La unua konata dokumenta mencio de la vilaĝnomo estas el la jaro 1274.
Pli frue romianoj loĝis tie. Oni trovis terfortikaĵon, ŝajnas, el la mezepoko. En 1541 la turkoj okupis ĝin, sed neniam senhomiĝis. La katolika preĝejo konstruiĝis en 1797, la kalvinana havas romanikan originon. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo.
Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.
En Tinnye pasigis siajn lastajn vivojarojn Adalberto Huleŝ, beletristo kaj poeto kun la verkolingvoj hungara kaj esperanta.





