Tinplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sortimento de diversaj tinplantoj

Tinplantojkuvplantoj estas multjaraj plantoj, ofte el tropikaj aŭ subtropikaj zonoj de la tero. Ili estas potplantoj, kies ujoj estas multe pli grandaj ol florpoto. La plantoj servas kiel grandaj verdaj ornamaĵoj dum la nefrosta periodo de la jaro. Tiu tradicio estas tre konata en la mediteraneaj landoj. Tie la plantoj en grandaj terakotaj tinoj jam ekzistas ekde la romia tempo. Ekde la 16a jarcento la kreskado de plantoj en tinoj populariĝas kune kun la apero de la oranĝerioj kaj la ĝardenarto ankaŭ norde de la Alpoj.

Jam en pli fruaj jarcentoj ĝardenistoj transportis valorajn plantojn en tinoj post la malvarmaj monatoj eksteren

La tinplantoj troviĝas ofte en tegmentaj ĝardenoj, sur terasojbalkonoj aŭ en etaj ĝardenoj.

Ordinara bukso formigita kiel movebla verdaĵo
granato en tino el la jaro 1653 en la 'montara ĝardeno de la parko Herrenhauser Gärten en Hannover

Speciala formo de tinplanto el Japanio estas Bonsajo.

Listo de tinplantoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo plantfamilio bildo rimarkoj
Citrus diversaj citrusoj Rutacoj multaj citrusoj taŭgas por kultivado en tinoj
Ficus carica figo Moracoj iomete frostrezista
Punica granatum granato Litrumacoj (Lythraceae) ŝatata planto por tinkultivado
Olea europaea olivarbo Oleacoj multjaraj arboj estas speciale ŝatataj
Nerium oleander oleandro Apocinacoj (Apocynaceae) arbusto kun rezeaj, ruĝaj aŭ blankaj floroj, venena
Arbutus unedo arbuto Erikacoj Ovido jam menciis la arbon.
Myrtus communis ordinara mirto Mirtacoj (Myrtaceae) konata jam en la antikveco
Callistemon citrinus kalistemo Mirtacoj (Myrtaceae) belaj ruĝaj floraroj
Metrosideros excelsa metrosidero Mirtacoj (Myrtaceae) en la maoria lingvo "pohutukawa"
Syzygium paniculato sizigio Mirtacoj (Myrtaceae) Laŭ NPIV ĉ. 1000 specioj el la tropika Malnova Mondo, aromaj florburĝonoj
Laurus nobilis nobla laŭro Laŭracoj (Lauraceae) ŝatata arbusto por tinoj
Viburnum tinus laŭroviburno Adoksacoj (Adoxaceae) aromaj floroj
Erythrina crista-galli eritrino, eritreno lau NPIV Fabacoj spektindaj grapoloj el ruĝaj floroj
Brugmansia aurea kaj aliaj specioj anĝeltrumeto Solanacoj venena planto
Aaloysia triphylla citronverbeno Verbenacoj la folioj odoras kiel citrono
Ceratonia siliqua karobarbo Fabacoj liveras karobon
Pistacia lentiscus Lentisko Anakardiacoj (Anacardiaceae) lentiksa rezino estas uzata kiel medikamento
Agave americana agavo Agavacoj la "centjara agavo" kun granega florŝoso
Senna corymbosa ? Fabacoj sinonimo Cassia corymbosa
CIstus salviifolius cisto Cistacoj unu el la plej novaj plantoj de oranĝerio
Agapanthus africanus agapanto Amarilidacj (Amaryllidaceae) neligneca tinplanto
Fuchsia ssp. fuksio-specioj Onagracoj ŝtata arbusto, ofte kultivataj, multaj kultivaroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Encke, Fritz: "Kübelpflanzen - Geschichte, Herkunft, Pflege". Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart, 1982, ISBN 3-8001-6135-4
  • Wolfgang Kawollek: Kübelpflanzen. Südländische Gehölze für die Kultur in Töpfen und Kübeln. 2. Auflage, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1997, ISBN 3-8001-6619-4
  • Maria Sansoni-Köchel: Kübelpflanzen. Das Handbuch der schönsten Arten für Balkon, Terrasse und Wintergarten. 7. völlig neu überarbeitete und erweiterte Auflage, BLV Buchverlag, München 2009, ISBN 978-3-8354-0575-2
  • Maria Sansoni-Köchel: Kübelpflanzen. Die schönsten Arten für Balkon und Terrasse. 1. Auflage, BLV Buchverlag, München 2010, ISBN 978-3-8354-0507-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]