Tiokarbonata acido
Tiokarbonata acido | |||
Kemia strukturo de la Tiokarbonata acido | |||
3D Kemia strukturo de la Tiokarbonata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 594-08-1 | ||
PubChem-kodo | 68982 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Ruĝa oleeca likvaĵo | ||
Molmaso | 110.22 g mol−1 | ||
Smiles | C(=S)(S)S | ||
Denseco | 1483 g/cm3 | ||
Refrakta indico | 1,8225 | ||
Fandopunkto | −26.8 °C; −16.3 ℉; 246.3 K | ||
Bolpunkto | 58 °C; 136 ℉; 331 K | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R40 R51 R53 R63 | ||
Sekureco | S36 S37 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P301+330+331, P280, P305+351+338, P310 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tiokarbonata acido, acido de tiokarbonato aŭ H2CS3 estas derivaĵo de la karbonata acido kie la oksigenatomoj estas anstataŭataj de sulfuratomoj. Ĝi estas sintezebla per reakcio inter sulfida acido kaj karbona dusulfido.
Tiokarbonata acido estas malkovrita de Berzelius kiam li reakciigis karbonan dusulfidon kaj natrian sulfidon estigante solvaĵon de natria tiokarbonato, kiu precipitiĝas en etanolo kiel flaveca-bruna oleo. Per agado de diluita klorida acido sur ĉi-salo, tiokarbonata acido estiĝas kiel ruĝeĉa-flava oleo, kiu posedas malagrablan odoron kaj malkomponiĝas per hejtado en karbona dusulfido kaj sulfida acido sen formiĝo de libera sulfuro.[2]
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Pura tiokarbonata acido estiĝas per laŭgrada gutigado de amonia tiokarbonato kaj granda troo da koncentrita klorida acido, tiam kiam ĝi separiĝas kiel brile ruĝa likvaĵo kiu povas sekiĝi en la ĉeesto de fosfora kvinoksido. La solvaĵo glaciiĝas kiel oranĝokolora solido je −30.5 °C. La acido malkomponiĝas sub tempoagado liberigante karbonan dusulfidon, en kiu ĝi dissolviĝas. Ĝi iomete dissolviĝas en akvo, acidoj kaj multaj organikaj solvantoj, donante flavajn solvaĵojn kiu laŭgrade malkomponiĝas per koloroperdo. En acetono, la malkomponiĝo ne akompanatas per separado de sulfuro eĉ kiam longe ekspoziciita.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Kalcia kaj natria karbonatoj reakcias kun acido estigante la korespondajn tiokarbonatojn, laŭ la ekvacio:
Reakcio
[redakti | redakti fonton]- Kiam hejtata, tiokarbonata acido malkomponiĝas:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Science Direct
- Sulphur Atomistry
- Houben-Weyl Methods of Organic Chemistry Vol. E 23o, , Karl-Heinz Büchel, Jürgen Falbe, Herrmann Hagemann, Michael Hanack, Dieter
- Otic Antiinfectives—Advances in Research and Application: 2012 Edition ...
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Acros Organics[rompita ligilo]
- ↑ Sulphur Atomistry