Tionila klorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tionila klorido
Sulfurous dichloride 200.svg
Plata kemia strukturo de la Tionila klorido
Thionyl-chloride-from-xtal-3D-balls-B.png
Tridimensia kemia strukturo de la Tionila klorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klorido de sulfinila
  • Klorido de tionilo
  • Sulfura duklorido
  • Duklorosulfoksido
Kemia formulo
SOCl2
CAS-numero-kodo 7719-09-7
ChemSpider kodo 22797
PubChem-kodo 24386
Merck Index 15,9501
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca, densa, koroda, fumeganta, larmiga kaj toksa likvaĵo kun penetranta odoro
Molmaso 118,959 g·mol-1
Denseco 1,638g cm−3
Fandpunkto -104,5 °C[1]
Bolpunkto 74,6 °C
Refrakta indico  1,517
Ekflama temperaturo Nebrulema
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 324 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R14 R20/22 R29 R35
Sekureco S1/2 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H314, H318, H330, H331, H332, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P264, P270, P271, P280, P284, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P312, P320, P321, P330, P363, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tionila kloridoSOCl2 estas neorganika kombinaĵo de sulfuro, kloro kaj oksigeno, senkolora aŭ flaveca, densa, koroda, fumeganta, larmiga kaj toksa likvaĵo kun malagrabla penetranta odoro. Klorido de tionilo estas ĉefe uzata kiel klorigagento. Ĝi estas uzata ankaŭ en la produktado de kemiaj armiloj kaj kelkfoje ĝi estas konfuzita kun la sulfurila kloridoSO2Cl2 kies proprecoj malsamas signifoplene. Klorido de tionilo estas fonto de kloridaj jonoj dum sulfurila klorido forte agadas sur hidroksilaj grupoj kaj sulfuraj grupoj.

Per hidrolizo, ĝi malkomponiĝas en sulfuran duoksidon kaj kloridan acidon. Ĝi estas solvebla en benzeno, kloroformo kaj karbona kvarklorido. Per varmigado supre ol 150°C ĝi komencas malkomponiĝi kaj kompleta malkompando okazas ĉe 500 °C. Pro la forta reakcio inter klorido de tionilo kaj akvo, SOCl2 ne ekzistas en naturo. Tionila klorido konvertas karboksilatajn acidojn kaj alkoholojn en klorhavaj komponaĵoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per interagado de sulfura trioksido kaj sulfura duklorido:

sulfura trioksido+sulfura duklorido klorido de tionilo+sulfura duoksido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Klorido de tionilo estiĝas per traktado de sulfura duoksido kaj kvinklorido de fosforo:

sulfura duoksido+kvinklorido de fosforo klorido de tionilo+klorido de fosforilo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

sulfura duoksido+kloro+sulfura duklorido 2 klorido de tionilo

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo per interagado de sulfura trioksido, kloro kaj du moloj da sulfura duklorido:

sulfura trioksido+kloro+2 sulfura duklorido3klorido de tionilo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Klorido de tionilo konvertas karboksilatajn acidojn en kloridojn de la karboksilata acido:[4]

acetata acido+klorido de tionilo klorido de acetilo+sulfura duoksido+klorida acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Klorido de tionilo konvertas alkoholojn en alkilan kloridon en ĉeesto de piridino:

etanolo+klorido de tionilo kloro-etano+sulfura duoksido+klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

klorido de tionilo+ureo cianamido+sulfura duoksido+2 klorida acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]