Tipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tipio estas la alta loĝtendo de la nordamerikaj ebenaĵaj indiĝenoj. Ĝi estas uzata - spite al la ĝenerala penso - nur ekde 2–300 jaroj, kaj tiel ĝi ne estas ia praa indiĝena loĝejo.

Kiam la hispanoj - komence de la 18-a jarcento - kunportis al Nord-Ameriko la ĉevalon, pafilon kaj tranĉilon, la ebenaĵaj indiĝenoj ŝanĝis al la nomada vivmetodo kaj ili ofte ŝanĝis siajn loĝlokojn. Ili estis lertaj bizonĉasistoj kaj la felo certigis por si samtempe bonan ripozejon: ili ŝanĝis la fiksajn kabanojn (vigvamojn) al facile kunfandeblaj kaj surĉevale livereblaj tipioj. Oni supozas, ke unuafoje uzis la tipion la arktaj indiĝenoj kiel someran loĝejon kaj ĝi poste iĝis dumviva loĝtendo de la ebenaĵaj indiĝenoj.

La tipio altas 3,5–6 m kaj estas pretata el kunkudritaj bizonledoj; oni streĉigas la materialon je 20–30 fostoj, kiuj kliniĝas al mezo de la tendo. Oni ŝnurligas la fostoj tendomeze, iom pintosube, lasante aperturon por fumo. Sube de suprenfaldebla ledoparto formas la enirejon.

La indiĝenoj ornamis siajn tipiojn per koloraj bestodesegnaĵoj aŭ ĉas-scenoj dum la vintraj monatoj, kiam ili ne ĉasis.

vigvamo