Tipografio
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Tipografio (greke τυπογραφία, tipografía, de τύπος, típos „bato, premo, figuro, tipo“ kaj γράφειν, gráfein „pentri, skribi, ĉizi“) unuavice estas la kreo de komunikaĵo per reproduktebla skribo, sed duavice ankaŭ la dezajno de tia skriba komunikaĵo per linioj, areoj kaj la specifa aranĝo de literoj.
Tipografo nomiĝas tiu laboristo, kiu laboras en tradicia presejo; plivastige, tiu kiu okupiĝas pri tipografio.
Ĝenerala rigardo
La tipografia dezajno devas konsideri la specon (ekzemple libro, formularo aŭ interreto) kaj celon (ekzemple facila legebleco aŭ varbado) de la dokumento.
Nuntempe, kaj praktiko kaj studo pri tipografio ege ampleksas; ĝi tuŝas ĉiujn aspektojn rilate al tipar-dezajno kaj kompostado; belskribo; mur-skribaĵoj; enskriboj gravuritaj sur ŝtono; afiŝa dezajno; signaligo; reklamoj; entreprena aŭ institucia identeco; logotipoj; vestoj; animacia tipografio por filmoj kaj televid-programoj, ktp...
Ekde la apero de komputiloj kaj ciferecaj iloj, tipografia agad-kampo sufiĉe ampleksiĝis: ttt-ejoj, poŝ-telefonaj kaj poŝ-videoludilaj ekranoj estas nur kelkaj ekzemploj.
Mikrotipografio aŭ detal-tipografio
La germana termino Mikrotypografie («mikrotipografio») aperis unuafoje en prelego farita ĉe la Munkena Tipografia Societo. Ekde tiam ĝi ĝeneraliĝis en la faka literaturo, sed ĝi povas esti anstataŭigita per la esprimo Detailtypography («detal-tipografio»). Ĝi okupiĝas pri la dezajno de unuopaj literoj aŭ signoj.
Makrotipografio
Makrotipografio okupiĝas pri la dezajna aspekto de kompleta skriba verko.
Historio de la okcidentaj tipografiaj stiloj
- Antaŭ la invento de la presejo vidu: Belskribo | Kaligrafio.
Gotika kaj Renesanca
La presejo en Eŭropo, evoluis dum la Renesanca apogeo. Tamen, la unuaj presaĵoj fare de Johannes Gutenberg, kiel la 42-linia Biblio, uzis liter-stilon el la Gotika epoko nomita Teksturo (germane, Texture), Frakturo (germane, Fraktur) aŭ malnova angla stilo. Dum la Mezepoko, la libra kulturo eliris el la kristanaj monaĥejoj, kiuj agis preskaŭ kiel eldonejoj en la moderna senco de tiu ĉi vorto. La libroj ne estis presitaj, sed man-skribitaj fare de specialigitaj monaĥoj nomataj kopiistoj; ili faris sian laboron en ejo trovita ene de preskaŭ ĉiuj monaĥejoj nomita latinlingve scriptorium (pr. skriptorjum) (skribejo). La scriptorium kiu havis bibliotekon kaj salonon kun diversaj skrib-tabloj. Ĉi tie, la monaĥoj kopiis la librojn de la biblioteko, unufoje pro mendo fare de feŭda sinjoro kaj alifoje el alia monaĥejo. Dum la Gotik-epoko, Eŭropo revenis iom post iom al ekonomia sistemo, kiu dependis de la urboj — kaj ne de la kampo kiel tradicie dum la plejparto de la Mezepoko —, kaj tion determinis la naskiĝo de la gildoj, kiuj permesis plej grandan libro-produktadon. La libroj, kutime religiaj, estis menditaj de riĉuloj al gildo de libro-artistoj, kiuj havis specialistojn pri surskriboj, ornamaj majuskloj, liter-ornamo, gale-kompostaĵo kaj libro-bindado; ĉar temis pri tute metia procezo, 200-paĝa libro povis prokrastiĝi 5 aŭ 6 monatoj, kaj estis necesaj pli-malpli 25 ŝaf-feloj por fari la veleno sur kiu oni skribis kaj ilustris per ov-guaŝo, kaj primitiva speco de oleo-pentraĵo. La urboj kiuj pli fortiĝis dum la Gotika epoko estis nord-Eŭropaj, ekz-e, Parizo, Londono kaj sufiĉe da germanaj urboj, kiuj estis la unuaj je starigi la gilda sistemo; plie, la urbo kaŭzis la naskiĝo de la universitatoj; tio kreskigis la bezonon de man-skribaĵoj kaj starigis bezonon trovi novan metodon por libro-produktado, amase kaj multe pli malmultekoste.
Teknika evoluo
Karakteristikoj de la tiparoj
Anatomio de la prestipo
Tipara klasigo
Oni klasigas tiparojn laŭ ilia formo kaj ankaŭ surbaze de la epoko kiam estis dezajnitaj.
Historia klasigo
La unuaj moveblaj prestipoj kreitaj de Johannes Gutenberg imitis Mezepokajn man-skribitajn verkojn. Pro tio facile kompreneblas, ke la unuaj tipoj disvenditaj estis laŭ gotika stilo por Germanio kaj Humanisma aŭ romia stilo en Italio. La evoluo de la tipara dezajno permesis starigi tiparan klasigon laŭ stiloj ĝenerale ligitaj al tiuj epokoj, kiam ili estis unue kreitaj.
Laŭforma klasigo
Listo de Tipografoj
- Pablo Iglesias
- Christoffel Plantijn
- Claude Garamond
- Eric Gill
- Franko Luin
- Giambattista Bodoni
- Hermann Zapf
- Jacques Sabon
- Jan Amos Kajš
- Jan Tschichold
- John Baskerville
- Johannes Gutenberg
- José Martínez de Sousa
- Morris Fuller Benton
- Nicolas Jenson
- Paul Renner
- Luis Siquot
- Rubén Fontana
- Stanley Morison
- William Caslon
- Cassandre