Tiranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La tiranio (el la latina tyrannus, «neleĝa registo», el la greka τύραννος [týrannos], «suverana reĝo, registo de polis»)[1][2] en la senco kiun havis la termino en la Antikva Grekio, estis la reĝimo de absoluta povo, plej ofte unupersona, enkondukita de tirano, nome la registo kiu estis elpostenigita de si mem pere de la perforto, elposteniginte la antaǔan registaron de polis (la grekaj urbo-ŝtatoj), sed plej ofte danke al la popola apogo aǔ pere de militista puĉo aǔ eksterlanda interveno.

La tirano okupis la povon ne jure (de iure), sed nur fakte uzis ĝin perforte (de facto). Tamen por la moderna pensaro, la tiranio identiĝas kun troiga kaj kruela uzado de la politika povo okupita, nome povo ne nur eksterleĝa laǔ deveno (kvankam ne ĉiam), sed ankaǔ maljusta pro ĝia plenumo kiu subpremas ajnan opozicion; sed inter la antikvaj grekoj la termino ne estis tiom negativa: dekomence fakte havis pozitivan konotacion, ĉar multaj tiranoj estis deziritaj kaj tre popularoj intar la civitanoj de la polis (kelkaj eĉ estis enkalkulitaj en la listo de la Sep saĝuloj de Grekio), kvankam la demagogiopopolismo de ties aliro al la povo kaj ties konservado estis kritikataj de la antaǔaj okupantoj de la povo (la aristokrataro), kaj la politika korupto de ilia plenumado fare de multaj el ili finos igante malŝatata la figuro de la tiranoi, kiuj estis foje siavice elpostenigitaj aǔ eĉ murditaj (tiranocido).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Real Academia Española kaj Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). Alirita la 8an de septembro 2018. Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7. (hispane)
  2. Beekes, RSP (2009). Etymological Dictionary of Greek (angle). Leiden: Brill. pp. 1519-1520. ISBN 978-9-004-32186-1. OCLC 950430552.