Tiravaluvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiravaluvaro
La statuo de Tiruvaluvaro en Kanjakumario
La statuo de Tiruvaluvaro en Kanjakumario
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvoj tamila • antikva tamula lingvo
Ŝtataneco Ĉola dinastio
Okupo
Okupo filozofoverkisto • poeto
vdr

Tiruvaluvaro, ofte konata kiel Valuvaro, estis fama tamila poeto kaj filozofo. Li estas plej konata pro verkado de Tirukuralo, kolekto de koploj pri etiko, politikaj kaj ekonomiaj aferoj, kaj amo. La teksto estas konsiderata la plej granda verko de la tamila literaturo kaj unu el la plej bonaj verkoj pri etiko kaj moraleco.

Granda parto el la informoj pri Valuvaro devenas el legendaj raportoj, kaj malmulte oni scias kun certeco pri lia familia fono, religia aparteno aŭ naskiĝloko. Li verŝajne loĝis en Maduraj kaj poste en la urbo Milaporo (najbaraĵo de la aktuala Ĉenajo), kaj lia florado estas datita diverse inter la 4-a jarcento a.K. ĝis 5-a jarcento p.K., surbaze de la tradiciaj raportoj kaj la lingvaj analizoj de liaj skribaĵoj, Maraimalai Adigal donas 31 aK kiel la naskiĝan jaron de Valuvaro.

Valuvaro laŭvorte influis ĉiun erudiciulon tra la epokoj ekde sia tempo pere de la etikaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj, religiaj, filozofiaj kaj spiritaj sferoj. Ĉar oni konsideras, ke la vivo, kulturo kaj etiko de la tamiloj estas nur difinitaj laŭ la valoroj difinitaj de la literaturo Kural, la registaro kaj la homoj de la tamila gento same respektas Valuvaron kaj lian laboron kun plej granda respekto. Li ricevas multajn honorajn menciojn, kiel sanktulo, unua poeto, dia poeto, brahma kaj granda akademiano.