Tiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tisao)
Tiso
ukraine: Тиса, slovake: Tisa, hungare: Tisza, germane: Theiß
rivero
Tiso en Szeged
Landoj
Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Kelkaj urboj
Ĉefa fontrivero Blanka Tiso
 - alteco 2 020,0 m
Apuda fontrivero Nigra Tiso
Enfluejo Danubo
 - situo Novi Sad
Suma longo 1 358 km (844 mi)
Suma akvokolektejo 156 087 km² (15 608 700 ha)
Trafluo
 - mezproksima 800 /s
 - maksimuma 4 000 /s
 - minimuma 200 /s
Mapo de la rivero kaj suda parto de Danubo
Mapo de la rivero kaj suda parto de Danubo
Mapo de la rivero kaj suda parto de Danubo
Vikimedia Komunejo: Tisza
Tiso ĉe Tokaj
Enfluo de Tiso en Danubon

Tiso estas karpatodevena rivero, kiu fontas en Ukrainio kaj fluas tra Hungario, Rumanio kaj Slovakio antaŭ ol flui en Danubon en Serbio. Ĝi estas la dua plej granda rivero en Hungario.

Aliaj nomoj:

  • Cisa (pole)
  • Pathissus (latine)
  • Theiß germane
  • Tisa (rumane, slovake)
  • Тиса (bulgare, ruse, ukraine)
  • Tisia (latine)
  • Tibisco (itale)
  • Tissus (latine)
  • Tisza (hungare)

Ĝia longo estas 1.358 km, la akvokolekta areo estas 157.186 km². Tiso originas en Ukrainio en Karpatoj kaj trafluas ankoraŭ Rumanion, Hungarion, Serbion, krome en mallonga parto estas limorivero inter Hungario kaj Slovakio, fine verŝiĝas en Danubon.

La nomo Tiso estas en PIV2002. En Hungara-Esperanta Mezvortaro (1993) kaj multloke en la literaturo (Kalocsay) oni nomas ĉi tiun riveron Tibisko, sed Tibisko estas (ankaŭ) alia rivero.

La hungaroj donis epiteton al la rivero: "blonda". Ankaŭ Petőfi ligiĝas al Tiso, en siaj poemoj ofte mencias ĝin. Aparte menciindas efemeroj, ĉar la tisa efemero dum kurta tempo amase flugas super Tiso. Tiun fenomenon la hungaroj nomas florado de Tiso.

La rivero ĝis la 19-a jarcento esis meandra kaj ofte faris inundojn. Laŭ planoj de István Széchenyi la rivero estas reguligita kaj iĝis pli rekta. Tial iĝis ankaŭ nuntempe videblaj branĉoj, tiel nomata Morta Tiso. Laŭ la rivero ofte inundejoj etendiĝas. La serba kaj preskaŭ la tuta hungara partoj estas navigeblaj.

En Kisköre en 1975 oni faris baraĵon, la estiĝinta artefarita lago Tiso (lago) estas turista paradizo, per la kolektita akvo oni akvumas en la regiono ĝis la rivero Körös. En Tiszalök estas akvonodo, kiun konstruis deviglaboristoj komence de la 1950-aj jaroj. En supra parto de la akvonodo Orienta ĉefkanalo elfluas kaj donas akvon al la sekaj grundoj ĝis riveraro Körös.

En Serbio dum la Aŭstro-Hungara Monarkio konstruiĝis Danubo-Tiso-Danuba Kanalo.

Gravaj urboj ĉe la bordoj:

Ankoraŭ menciindaj flankoriveroj: Someşul, Bega.

Pliaj menciindaj urboj: Sighet en Rumanio, Senta en Serbio

Akvonivelaj indikiloj: Rahiv, Tiaĉiu, Vilok, Tiszabecs, Tivadar, Tiszabercel, Tiszadob, Vásárosnamény, Záhony, Tokaj, Dombrád, Szolnok, Csongrád, Szeged.

Menciinda: Danuba-Tisa kanalo