Tisovec (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tisovec
Tisovec
municipo
Tisovec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tisovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Tisovec
 - alteco 437 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 28″ N 15° 54′ 53″ O / 49.82444 °N, 15.91472 °O / 49.82444; 15.91472 (mapo)
Areo 5,95 km² (595 ha)
Loĝantaro 342 (2023)
Denseco 57,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1545
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572381
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tisovec (Chrudim District)
Retpaĝo: www.tisovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Tisovec estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en Bohemia-Moravia montetaro, en valo de la rivereto Ležák, 8 km norde de la urbo Hlinsko kaj 7 km okcidente de la urbo Skuteč, ĉe la ŝoseo n-ro 355 inter Chrast kaj Hlinsko. Vivas ĉi tie 342 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mrákotín, Prosetín, Holetín, Miřetice, Včelákov kaj Vrbatův Kostelec.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

La municipan komunumon kreas kvin malgrandaj vilaĝoj situantaj en implika arbarriĉa tereno.

Tisovec[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Tisovec estas nomata laŭ origina arbokovraĵo de taksusoj kaj estas unue menciita en la jaro 1545. Apud rivereto Ležák ĉi tie laboris du muelejoj sed ambaŭ estis jam antaŭ longa tempo nuligitaj. En la jaro 1865 estis en Děták-ĝardeno apud ŝoseo starigita fera kruco. Preskaŭ unu triono da domoj ne estas daŭre loĝata, oni uzas ilin nur por semajnfina ripozado. Por tiu celo estis en ĉirkaŭaĵo, apud la rivereto, konstruataj pluaj novaj kabanoj.

Dřeveš[redakti | redakti fonton]

Vilaĝparto Dřeveš estas natura centro de la komunumo. En ĝi estas lernejo, benzinstacio, restoracio kaj dancsalono.

Kvasín[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon dominas kapeleto sur vilaĝplaco, konstruita en la jaro 1894. Apud ĝi kreskas kvar tilioj kaj en ilia ombro staras ŝtona kruco el la jaro 1875. En ĝardeno de Jehlička troviĝas protektata memorinda arbo, etfolia tilio (Tilia cordata), kies cirkonferenco estas 650 cm.

Vrbětice[redakti | redakti fonton]

Krucifikso kaj kampanileto en centro de vilaĝplaco estas el la jaro 1894.

Otáňka[redakti | redakti fonton]

Malgranda domaro origine konstruita por laboristoj en mastruma korto. La servutuloj estis por laboro kunvokataj per sonorileto. De tio estis derivita origina nomo de la domaro "Volánka" (Vokejo).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869548
1880540
1890558
1900622
1910622
1921626
JaroLoĝantoj
1930680
1950506
1961516
1970491
1980387
1991328
JaroLoĝantoj
2001328
2014334
2016333
2017328
2018320
2019324
JaroLoĝantoj
2020327
2021316
2022342
2023342

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]