Tisovec (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tisovec
Tisovec
hungare: Tiszolc, germane: Theißholz
urbo
Placo de Clementis en Tisovec
Blazono
Oficiala nomo: Tisovec
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Rimavská Sobota
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Malohont
Montaro Slovaka ercmontaro
Najbaras kun NP Muránska planina
Rivero Rimava
Situo Tisovec
 - alteco 411 m s. m.
 - koordinatoj 48° 40′ 50″ N 19° 56′ 44″ O / 48.68056 °N, 19.94556 °O / 48.68056; 19.94556 (mapo)
Areo 123,426 km² (12 342,6 ha)
Loĝantaro 4 091 (31.12.2008)
Denseco 33,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1334
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 980 61
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RS
NUTS 515680
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Tisovec
Retpaĝo: www.tisovec.com
Portalo pri Slovakio

Tisovec (hungare Tiszolc) estas urbo (germane Theissholz) en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Rimavská Sobota. La nomo devenas de taksuso, troviĝantaj ofte en la apudaj arbaroj.

Evangelia preĝejo en Tisovec

Situo[redakti | redakti fonton]

Tisovec situas en valo de rojo Rimava, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Brezno-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 35 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Germanoj kaj slovakoj fondis la komunumon por minadi en la 12-a jarcento. Verŝajne en la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis sur monto 893 m-ojn alta. Laŭ la dokumentoj la posedanto estis episkopo de Kalocsa en 1334. La husanoj okupis la fortikaĵon en la 15-a jarcento, kiun poste Matiaso la 1-a reokupis. En 1548 Francisko Bebek okupis ĝin, baldaŭe la turkoj. Lastfoje dum regado de Emeriko Thököly la Habsburgoj detruis la fortikaĵon. Pestoj okazis en 1623 kaj 1710. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a tie funkciis produktado de kanonogloboj. En 1780 la vilaĝo ricevis la rangon kampurbo. En 1910 loĝis en la urbeto 3860 da homoj, (3245 slovakoj, 515 hungaroj). La urbeto ĝis Traktato de Trianon apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 1944 dum la Slovaka Nacia Ribelo okazis tie gravaj bataloj. En 1965 ĉesis la produktado de feraĵoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Tiszolc naskiĝis hungara ekonomo Ágoston Schulek.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Urba oficejo en Tisovec