Titanis walleri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Titanis walleri
rekonstruaĵo de Titanis walleri
rekonstruaĵo de Titanis walleri
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opistokontoj Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Cariamiformes
Familio: †terorbirdoj Phorusrhacidae
Genro: Titanis
Titanis walleri
Brodkorb, 1963
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Titanis walleri estas specio de granda predokapta neflugkapabla birdo, la sola specio de la genro Titanis. Ĝi vivis – laŭ fosilioj trovitaj en 2007 en Florido kaj Teksaso – antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj en norda Ameriko. Oni pli frue pensis, ke la birdo formortis nur antaŭ ĉirkaŭ 15.000 jaroj (Baskin, 1995), sed esploroj de McFadden et al. (2007) refutas tion, kaj asertas, ke la birdo formortis jam antaŭ 2 milionoj da jaroj.

Titanis estis ano de grupo de gigantaj neflugkpablaj birdoj, nomataj Phorusrhacidae, alinome "terorbirdoj".

Ĝi altis ĉirkaŭ 2 m, pezis ĉirkaŭ 130–150 kg, havis grandegan bekon.

Titanis en populara kulturo[redakti | redakti fonton]