Tito Androniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titus AndronicusTito Androniko estas eble la plej frua tragedio de William Shakespeare; oni supozas, ke ĝi estis verkita en la komenco de la 1590-aj jaroj. Ĝi priskribas generalon de la Romia Imperio kiu interplektiĝis en serio de venĝoj kun sia malamikino, la Reĝino de Gotoj. La teatraĵo estas certe la plej sangema verko de Shakespeare. Ĝi perdis popularecon dum la Viktoria epoko precize pro ties troa krueleco, kaj nur lastatempe ĝi estis denove resukcesa.

Roluloj

Kovrilpaĝo de la unua eldono (1594)
  • Tito Androniko, romia nobelulo, generalo kontraŭ la gotoj.
  • Filoj de Tito Androniko:
    • Lucio
      • Juna Lucio, Knabo, filo de Lucio.
    • Kvinto
    • Marcio
    • Mucio
    • Lavinia, Fratino de Tito Androniko.
  • Marko Androniko, Tribuno de la Popolo, kaj Frato de Tito.
    • Publio, Filo de Marko la Tribuno.
  • Tamora, Reĝino de la Gotoj.


  • Filoj de Tamora:
    • Alarbo (neparolanta rolulo)
    • Demetrio
    • Ĥirono
  • Saturnino, Filo de la lasta imperiestro de Romo, kaj poste deklarita imperiestro.
  • Basiano, Frato de Saturninus, enamiĝinta de Lavinia.
  • ' Zorgantino, kaj nigra Infano (neleĝa filo de Tamora kaj Aarono).
  • Emilio, romia nobelulo.
  • Aarono, Maŭro amata de Tamora.
  • ''Kapitano, Tribuno, Mesaĝisto, kaj klaŭno: Romianoj.

Resumo

Lavinia indikas sian patron ke ŝi povas identigi sian perfortintojn.

Tito Androniko, la granda romia generalo, revenas venke al Romo post longa milito kontraŭ la Gotoj de la nordo —popoloj de ĝermana deveno eble el Skandinavio—, kie li perdis preskaŭ ĉiujn siajn filojn, escepte kvar (Lucio, Kvinto, Marcio kaj Mucio). Tito, por celebri la ceremonion honore al la venko, hombuĉas malamikan prizonulon: por tio elektas Alarbon, plje aĝan filon Tamora, reĝino de la gotoj kiu estas same prizonigita kun aliaj du filoj nome Ĥirono kaj Demetrio kaj ŝia servisto kaj amanto, la maŭro Aarono.

Kvankam Tamora petegas la vivon de sia filo, Tito plenumas la ceremonion kaj la gota reĝino kaj siaj du restantaj filoj, nome Ĥirono kaj Demetrio, ĵuras venĝon. Aliflanke, Saturnino (Romia Imperiestro) dankema al Tito pro la triumfo, decidas edziĝi al Lavinia (filino de Tito) kaj tiele konverti ŝin en la imperiestrino, sed la filoj de Tito malakceptas tiun unuigon ĉar Lavinia estas fianĉino de Basiano (frato de la Imperiestro) kaj forrabas ŝin. Tito, kolera pro la perfido de liaj filoj al la imperiestro, atakas ilin kaj murdas Mucion.

La imperiestro, influita de Tamora pacigas la situacion kaj cedas na Lavinia al Basiano kaj edziĝas al la gota reĝino konvertanta ĝin en imperiestrino (tiu nova statuso haviĝas al ŝi la necesan povon por plenumi sian venĝon kontraŭ Tito) kaj por celebri la nupton oni realigas grandan feston kaj ĉasadon kie partoprenas preskaŭ ĉiuj roluloj (filoj de Tito, Lavinia, Basiano, filoj de Tamora, Aarono, la Imperiestro). Dum la ĉasado, Aarono (sklavo de Tamora) kaj ties filoj (Demetrio kaj Ĥirono) organizas kaptilon, murdas Basianon kaj perfortas na Lavinia kaj fortranĉas sian langon kaj manojn, kulpigante je tio Marcion kaj Kvinton (filoj de Tito) pere de supozata letero kiujn ili lasis kaj kiun akiras la imperiestrino; finfine, ĉio disvolviĝas tiele ke la imperiestro Saturnino konsideras Marcion kaj Kvinton kiel la murduloj de lia frato kaj ordonas ekzekuti ilin. La tragedio falas sur Tito antaŭ la tuja morto de liaj filoj kaj la perforto suferata de lia filino Lavinia.

Aarono rettrompas Titon dirante al li ke se li fortanĉas sian manon la imperiestro savos la vivon de liaj filoj. Ĉio malkovriĝas kiam oni redonas al li lian manon kaj la kapojn de Marcio kaj Kvinto. Aliflanke, Lavinia, helpe de bastono, brakoj kaj buŝo, skribas la nomojn de siaj perfortintoj sursable. Tito ĵuras venĝon kontraŭ la Imperiestro, Tamora, Ĥirono kaj Demetrio. Kaj por tio ordonas sian ununuran vivantan filon, Lucion, alianciĝi kun la gotoj kaj minaci Romon per armeo.

Dume, Tamora naskas nigran filon, kiu evidente ne estas frukto de ŝia rilato kun la Imperiestro, sed de tiu kun ŝia sklavo Aarono kaj pro tio Tamora ordonas ekzekuti la ĵus naskiton. Aarono malakceptas kaj planas savi lin, sed por ke la sekreto ne etendiĝu al la tuta Romo li murdas la mamnutristinon kaj la akuziŝtinon kaj kunprotas foren la infanon, kie li trafas Lucion kaj la gotan armeon, kaj li estas kaptata. Aarono, por eviti ke Lucio murdu lian filon, rakontas la tutan veron pri la kaptiloj kaj trompoj.

En Romo Tamora kaj sixaj filoj (pensante ke Tito freneziĝis) klopodas trompi lin denove kaj iras al lia hejmo dirante ke ili estas la Venĝo, la Perforto kaj la Murdo. La Venĝo (personigita de Tamora), kredas, ke ŝi jam trompis Titon, kaj diras al li, ke li preparu bankedon al kiu ĉeestos la Imperiestro, la reĝino kaj ŝiaj filoj por ke li povu venĝi, kaj Tito ŝajnigas ke li estas trompata. Tamora abandonas lian hejmon kaj lasas tie Ĥironon kaj Demetrion, kiujn Tito mortigas kaj distranĉas por fari viandaĵon manĝotan de Tamora dum la bankedo.

Dum la bankedo, kun ĉeesto de Lucio, filo de la kompatinda generalo, Tito demandas la Imperiestron ĉu Virginio bone faris kaim li murdis lian filinon post kiam ŝi estis perfortita. Kiam la Imperiestro respondis jese, Tito mortigas sian propran filinon Lavinia kaj kulpigas na Tamora pri ĉiuj siaj malbonaĵoj kaj de liaj jam mortinta filino kaj post diri al Tamora ke ŝi ĵus manĝis senscie siajn proprajn filojn mortigas ŝin antaŭ la Imperiestro, kaj tiu reagas mortigante Titon kaj rapide Lucio mortigas la Imperiestron. Post tio Lucio proklamiĝas nova imperiestro de Romo kaj ordonas enterigi viva Aaronon, por ke tiu mortu je malsato.