Titoismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titoismo estas priskribita kiel la post-mondmilitaj politikoj kaj praktikoj asociitaj kun Josip Broz Tito en Jugoslavio, karakterizitaj per opozicio aŭ sendependo de Sovetunio kaj defendo de aŭtonomeco de la laborfortoj.[1]

Politiko[redakti | redakti fonton]

La fundamenta principo de titoismo estas, ke la socialismo devas esti atingita laŭ la apartaj politikaj, kulturaj, historiaj kaj geografiaj kondiĉoj de ĉiu lando, kaj ne trudita de eksteraj orientiĝoj. Marŝalo Tito ne akceptis la politikon de Kominform submeti la komunistajn partiojn de la membrolandoj al la gvido de Moskvo kaj rompis kun Stalinisma Sovetunio.

En la specifa jugoslava okazo, Tito havis sufiĉe moralan marĝenon por ĉi tiu speco de manovro, ĉar dum la dua mondmilito Jugoslavio ne estis liberigita for de la nazioj fare de la Ruĝa Armeo, kiel plejparto de Orienta Eŭropo, sed per la armita rezisto de batalantoj (partizanoj) estritaj de la marŝalo.

Tito serĉis konservi Jugoslavion kiel "socialisma sed sendependa" lando kaj kreis la principon de memregado (samoupravljanje, en la serbokroata), laŭ kiu la tuta socio devas esti memsufiĉa per sia propra laboro, sur ĉiuj niveloj: de fabriko al la tuta lando. La Teorio de Asociita Laboro kondukis al oficialaj politikoj de fabrikoj apartenantaj al la laboristoj mem (ne nur administritaj de ili) kaj dividado de profitoj inter laboristoj. La ĉefaj kunlaborantoj de Tito por krei ĉi tiujn politikojn estis Milovan Đilas kaj Edvard Kardelj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [1]