Tivadar Galánthay Glock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Galánthay Glock
Persona informo
Naskonomo Glock Tivadar
Naskiĝo la  30-an de oktobro 1872(nun 1872-10-30)
en Hungario Vágvecse (Hungara reĝlando)
Morto la 15-an de decembro 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj bulgaraturkahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • stenografiisto • politikisto
vdr

Tivadar Galánthay Glock [galAntai glok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Galánthay Glock Tivadar estis hungara oficiro, stenografisto, pentristo, parlamentano, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Glock Tivadar, lia baldaŭa nomvarianto estis Galánthay Tivadar.

Tivadar Glock [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1872 en Vágvecse (Hungara reĝlando, nuntempa urboparto de Šaľa en Slovakio), li mortis la 15-an de decembro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Galánthay Glock frekventis lernejojn en Supra Hungarujo, poste li estis soldato, poste oficiro. Li batalis dum la 1-a mondmilito, li vundiĝis, fine li estis militkaptito. Hejmenveninta li gvidis soldatan lernejon en Hajmáskér, poste li instruis en milita akademio en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1925, poste li okupiĝis precipe pri stenografio kaj pentrado. Inter 1935 kaj 1939 li estis parlamenta deputito.

Li kreis novan (hungaran) stenografian sistemon jam en 1909, post jaroj li kreis sistemon por Urala lingvaro, Altaja lingvaro, japana, taja, korea, albana lingvoj.

Li lernis ankaŭ pentroarton private. En 1909 li partoprenis en ekspozicio en Vieno, en 1913 lia pentraĵo rcevis laŭdojn en Lejpcigo.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]