Tivadar Kormos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tivadar Kormos [kormoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kormos Tivadar estis hungara geologo, paleontologo, arkeologo, profesoro, kavernisto, malakologo.

Tivadar Kormos

Tivadar Kormos [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1881 en Győr. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Kormos akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906, poste li restis samloke por instrui. Inter 1908 kaj 1919 li estis geologo de reĝa geologia instituto. Tiutempe li studvojaĝis al Germanio, Italio, Grekio, li partoprenis en ekspedicioj al Adriatiko, Balkanio, Anatolio, fine li faris valorajn esplorojn en sia lando. En 1914 li estis nomumita privata profesoro. Li estis simpatianto de la Hungara Sovetrespubliko, tial post falo de la respubliko li ne rajtis plu labori en ŝtataj laborejoj, en 1922 li iĝis trudemerito. Komence li laboris en privata laborejo, ekde la 1930-aj jaroj jam en ŝtataj laborejoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Püspökfürdő hévízi faunájának eredete (1905)
  • Három új ragadozó a Püspökfürdő melletti Somlyóhegy preglaciális rétegeiből (1914)
  • Az ősember világa (1926)

Fontoj[redakti | redakti fonton]