Tivadar Margó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Margó
Tivadar Margó en 1885
Tivadar Margó en 1885
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1816 (1816-03-05)
en Peŝto
Morto 5-an de septembro 1896 (1896-09-05) (80-jaraĝa)
en Pestszentlőrinc
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistozoologo • universitata instruisto
vdr

Tivadar Margó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Margó Tivadar, serbe Теодор Марго [teodor margo], greke Θεοδώρος Μάρκου estis hungara-serba-greka kuracisto (kirurgo kaj akuŝisto), zoologo, profesoro, membro (korespondanta en 1860, ordinara en 1870, honora en 1891) de Hungara Scienca Akademio. Malofte lia nomo aperis en formoj Markovics aŭ Marku.

Memortabulo de Tivadar Margó

Tivadar Margó [1] naskiĝis la 5-an de marto 1816 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de septembro 1896 apud Pestszentlőrinc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Margó frekventis gimnazion kaj universitaton en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Vieno. Li komencis kuracadi en Vieno, sed baldaŭe li hejmenvenis por instrui en la universitato. Inter 1845-1853 li ankaŭ kuracadis serbojn en urbo Pest, dume en 1848 li aliĝis al la hungara armeo kiel kuracisto. En 1858 li esploris 2 jarojn en Vieno, poste li instruis en instituto de Universitato Kolozsvár. Post 2 jaroj li denove instruis en Pest, kie li estis dekano dufoje, rektoro en 1879. Li okupiĝis ankaŭ pri zoologio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Morbi lethales in clinico medico Pestiensi. Annis scholasticis 1828. et 1839 (1840)
  • Anatomisch-physiologische Untersuchungen an den Leichen von zwei Hingerichteten (1851)
  • A tudományos állattan kézikönyve, I. (Manlibro de la scienca bestkuracado), (1868)
  • Charles Darwin és az állatvilág (Charles Darwin kaj la bestaro), (1868)
  • A magyar gyógyszerészkönyv (La hungara farmacia libro), (1871)
  • A zoológia és az orvosi tudományok (La zoologio kaj la medicinaj studoj), (1892)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj strato en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]