Tixcacalcupul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tixcacalcupul
092 Esperanto Yucatán.png

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Kodo laŭ INEGI 31 092
Retpaĝaro www.yucatan.gob.mx/estado/municipios/31101a.htm [+]
Demografio
Loĝantaro 6 173
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°9′N 88°13′U  /  20.15°N, 88.217°U / 20.15; -88.217 (Tixcacalcupul) (mapo)
Alto 27 m
Areo 720 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Tixcacalcupul en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Tixcacalcupul en Meksiko
Situo de Tixcacalcupul en Meksiko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tixcacalcupul Municipality [+]
Information icon.svg
vdr

Tixcacalcupul estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tixcacalcupul. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31092.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6173 loĝantojn. El tiuj estis 3128 viroj kaj 3045 virinoj. La komunumo havas surfacon de 720 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 27 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 81 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,8 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3118 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2246 scipovis legi kaj skribi kaj 867 personoj estis analfabetoj. Do 27,81% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 5289 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4527 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 85,6% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]