Tjaĉiv
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tjaĉiv (stacidomo). |
Tjaĉiv | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90500 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 887 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 329 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo)48.01138888888923.572222222222Koordinatoj: 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 216 m [+] | ||
Areo | 27 km² (2 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Tjaĉiv (ukraine Тячів, (tjaĉiv), ruse Тячeв, hungare Técső, (tEĉO), slovake Tačová, rumane Teceu Mare) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Tjaĉiv, kies distriktejo estas.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

- 48° 1′ 0″ N 23° 34′ 0″ O / 48.01667 °N, 23.56667 °O (mapo)
- Alto super marnivelo: 216 m
- Areo: km²
- Loĝantaro: 11000
- Poŝtkodo: 90500
- Telefonprefikso: 3134
- Aŭtokodo: AO
Situo[redakti | redakti fonton]
Tjaĉiv situas en valo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ fervojo Ĥust (Ukrainio)-Máramarossziget.


Historio[redakti | redakti fonton]
En 895 la hungaraj triboj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon. La loko estis menciita unue en 1211. Tiutempe en Tjaĉiv loĝis saloministoj. La komunumo urbiĝis en 1329 kune kun privilegioj. Ĝi apartenis al kvinopaj kronaj urboj de la regiono. Post la mezepoko Hungario disfalis, tiu urbo apartenis al princlando Transilvanio. La urbo etendiĝis ankaŭ al maldekstra bordo de Tiso.
En 1910 Tjaĉiv havis 5910 da loĝantoj (4482 hungaroj, 855 rutenoj, 434 germanoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, kies distriktejo estis. Inter 1920-1938 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, sed la maldekstra urboparto apartenis al Rumanio laŭ la nomo Taceu Mic (= Malgranda Tjaĉiv). En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon ’’’Karpata Ukrainio’’’. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Tjaĉiv/Técső. Ekde 1945 Tjaĉiv apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Tjaĉiv 11000 da homoj, (ukrainoj kaj rutenoj 83 %, ciganoj 12 %, hungaroj 3 %, rusoj 1 %). En 1961 Tjaĉiv denove iĝis urbo.
Vidindaĵoj estas la kalvinana preĝejo el la 13-a j.c. kaj domo de hungara pentristo Simon Hollósy.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En la iama Técső naskiĝis hungara arkitekto Jenő Padányi Gulyás.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Kazincbarcika, Hungario
Nagykálló, Hungario
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]