Tjanŝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tjan-Ŝano)
Tjanŝano
Montaro
montara sistemo [+]

LandojKirgizio, Kazaĥio, Taĝikio, Ŝinĝango (Ĉinio), Uzbekio

Supermara alteco7 439 m [+]
Koordinatoj42° 2′ N, 80° 8′ O (mapo)42.037580.125277777778Koordinatoj: 42° 2′ N, 80° 8′ O (mapo)
Plej alta punktoĜengiŝ Ĉokusu [+]


Tjanŝano (Tero)
Tjanŝano (Tero)

Tjanŝano (Ĉinio)
Tjanŝano (Ĉinio)

Tjanŝano (Kirgizio)
Tjanŝano (Kirgizio)

Map
Tjanŝano
Vikimedia Komunejo:  Tian Shan [+]
vdr
Astronomia observejo sur la monto, en ĉ. 1912.
El la du pasejoj kiuj ĉirkaŭis la dezerton de Taklamakano, la norda laŭis la montaron Tjanŝano.

La montaro Tjanŝano[1]Tianŝano[2] estas unu el la plej grandaj montaroj de Azio. Ĝi etendiĝas pli kaj pli alten de la oriento okcidenten. Ĝia orienta sektoro sterniĝas en la meza parto de Ŝinĝango; ĝi estas 1 700 kilometrojn longa kaj 250–300 kilometrojn larĝa. La montaro Tjanŝano dividas Ŝinĝangon en du partojn, sudan kaj nordan. Sude de la montaro kuŝas la Tarim-baseno, kaj norde la Ĝungaria baseno.

La majesta montaro Tjanŝano konsistas el tri montoĉenoj, kiuj, simile al tri gigantaj drakoj, serpentumas tra la tereno de Ŝinĝango, kaj estas simbolo de tiu vasta regiono. Inter ĝiaj sennombraj montpintoj kaj krutaĵoj sin trovas abundaj ravinoj, basenoj kaj valoj, ekzemple, la valo Yili, la baseno Hami, la baseno Turufan ktp. Aparte okulfrapaj pejzaĝoj estas la neĝkovrataj pintoj, kiuj ŝajnas arĝentaj serpentoj, dancantaj super la vastega montaro. Inter ili la plej famaj estas la montpinto Tuomu'er en la okcidenta flanko, kaj la montpinto Bogeda en la orienta. La neniam degela neĝo sur iliaj zenitoj blindige flagras sub la suno. Survoje de vojaĝo al la Paŝtejo de Suda Monto, turistoj senescepte volas halti tie por apreci tiun spektaklan pejzaĝon de la montaro Tjanŝano.

La plej alto montopinto de Tjanŝano estas Ĝengiŝ Ĉokusu (7439 metroj) en Kirgizio. La dua plej alta estas Ĥan Tengri (6995 metro, 7010 metroj kun glacio).

Aparte menciindas la lago Tianĉi situanta sur deklivo de la montpinto Bogeda kaj apud ĝi la Ruĝa Monto en la urbocentro de Urumĉio.

La belega montaro Tjanŝano estas ankaŭ trezorejo, kaj la plej fama valoraĵo estas la glaciofluo. La montaro estas la plej granda moderna glacioflua regiono, kun pli ol 6 890 glaciofluoj, kies totala areo superas 9 500 kvadratajn kilometrojn. Kaj en la okcidenta sektoro de la montaro Tjanŝano, estas plej grandaj, multaj kaj belaj glaciofluoj. Interalie la plej distinga estas la glaciofluo Yinoloqeke kun la longeco de 59,5 kilometroj, konata kiel la plej granda glaciofluo sub la ĉielo. Krome, videblas ankaŭ la glaciaj puto, groto, pagodo, kolono, monteto, kaj subglaciaj rivero kaj lago ktp. Ili aspektas en variaj formoj kaj ĉarmoj, kaj estas majstrecaj kreaĵoj de la naturo.

La montaro Tjanŝano abundas je raraj sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. Vidiĝas multe da sovaĝa kapro, neĝleopardo aŭ alinome -- uncio, neĝkoko, cervo k.a. Aparte aprecindas la rara floro – neĝlotuso aŭ alinome – saŭsureo. Kun helverdaj petaloj kaj malhelruĝa stameno, ĝi kreskas el rokaj fendoj sur la montaro. Parfume aroma kaj malfacile akirebla, la neĝlotuso estas ege ŝatata de homoj, tiom pli, ĝi efikas ankaŭ por kuracado de iuj maloftaj malsanoj. Pro tio, neĝlotuso estas fame konata en nia lando de la antikveco.

Krom la rara neĝlotuso de la montaro Tjanŝano, sur tieaj vastaj paŝtejoj vivas la famaj bonrasa Yili-ĉevalo, xinjiang-a bruna bovo, ĉina merino kaj Xinjiang-a delikatlana ŝafo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro, 2020
  2. Plena Ilustrita Vortaro, 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]