Tobermory

Tobermory | |||
---|---|---|---|
skote Tobermory, skotgaele Tobar Mhoire | |||
![]() | |||
small burgh (en) ![]() urbeto ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | Moray | ||
Poŝtkodo | PA75 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 010 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 56° 37′ N, 6° 4′ U (mapo)56.62-6.07Koordinatoj: 56° 37′ N, 6° 4′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Tobermory (/toʊbərˈmɔːri/; skotgaele Tobar Mhoire, signifanta la Puto de Maria [1]) estas la ĉefurbo de la Insulo de Mull, insulo en la Proksimaj Hebridoj de la nordokcidenta marbordo de Skotlando, apartenanta al la konsilia regiono de Argyll kaj Bute. Fondita en 1788 kiel fiŝkapta haveno, Tobermory situas en la nordoriento de la insulo kaj hodiaŭ havas 954 loĝantojn (aktuale en 2011) [2] [3].
La loko estas nomita laŭ la mineralo tobermorito, kiu unue estis malkovrita ĉi tie fare de Matthew Forster Heddle (1828-1897) .
La komponisto Felix Mendelssohn vizitis la urbon en 1829 kaj lia vizito estas festita en ĉiujara festivalo [4]. Ankaŭ, ĉiujare skota popolmuzika festivalo estas okazigita en la urbo [5].
Multaj konstruaĵoj en Tobermory, precipe butikoj kaj restoracioj, estas pentritaj en diversaj helaj koloroj, kaj al multaj tio estas konsiderita la vida identeco de la urbo. La skota infanserio " Balamory " estas filmita en la urbo sur la fono de la buntaj domoj. Tobermory ankaŭ havas muzeon de la Insulo de Mull, artcentron An Tobar [6] kaj viskiodistilejon kiu produktas viskion kun varmarko same nomitan [7].

La horloĝa turo sur la havena muro estas konata orientilo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ A Guide to the Meaning of Gaelic Distillery Names (2003). Arkivita el la originalo je 13 August 2006. Alirita 1 September 2006 .
- ↑ Scotland's Census (2022). Alirita 2024-06-13 .
- ↑ Comparative Population Profile: Tobermory Locality Scotland. SCROL. Arkivita el la originalo je 5 April 2003. Alirita 31 December 2014 .
- ↑ Mendelssohn on Mull Festival. Mendelssohn on Mull Festival. Alirita 17 March 2017 .
- ↑ Music, visual arts & theatre. Comar. Alirita 16 March 2013 .
- ↑ Mull public meeting on Comar mess: a rout ending in An t-Eilean Muileach. Argyll News. Arkivita el la originalo je 20 December 2015. Alirita 2 January 2016 .
- ↑ Isle of Mull Brewing Company. ScottishBrewing.com. Alirita 17 August 2016 .