Tobruk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tobruk nokte
Karto de Libio
La Batalo de Ghazala en majo de 1942 en apudaĵo de Tobruk

Tobruk estas havenurbo en nordorienta Libio, ĉe marbordo de la Mediteraneo, sola natura haveno de Libio. Ĝi havas loĝantaron de 121.000 loĝantojn (2005).

Sur nuna loko de Tobruko estis en la antikvo la greka kolonia urbo Antipurgos,kiu estis poste limurbo de la romianoj ĉe Kurenaika. Ĝi estis dum jarcentoj grava kontrolpunkto de la karavanvojo apudmara.

La urbo estis plej grava bazo de Italio inter 1911 kaj 1942 por la afrikaj maraj kaj aeraj militaj agadoj. Tiam la urbo havis 2.000 loĝantojn kaj profundan havenon, fortikaĵon. Dum la dua mondmilito tie okazis gravaj bataloj, la urbon posedis ekde januaro de 1941 la britoj kaj kaptiĝis 25.000 italoj. La germanoj okupis ĝin en junio de 1942 kaptinte 35.000 soldatojn, multajn armilojn. La aliancanoj reokupis ĝin la 13-an de novembro 1942. (El Alamein)

Post la mondmilito, la urbo estis rekonstruita kaj estis ŝatata ripozloko de libia reĝo Idris.

Oni konstruis tie en la 1960-aj jaroj cisternŝipan terminalon por nafto. Tie funkcias ankaŭ naftorafinejo.

Tra la urbo kondukas la marborda ĉefa aŭtovojo de Libio al Egiptio.