Togolando en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Togolando en la Olimpikoj unufoje en 1972 kaj kontinue ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 11 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj en 2014 kaj 2018 estis togolandaj partoprenantoj: dum unu el la du reprezentantinoj de 2014, la skikuristino Mathilde Petitjean, estis denaske togolanda, kiu nur kiel infano translokiĝis al Francio, la dua sportistino, Alessia Dipol, kiu same kvalifikiĝis en 2018 nome de Togolando, estis denaske itala kaj daŭre vivanta en Italio, sen familiaj rilatoj al Togolando, kiu arbitre petis togolandan pasporton kaj civitanecon, por povi konkuri sub la flago togolanda. Ŝi argumentis ke la patro posedas firmaon pri vestaĵoj en Togolando kaj ŝi sentus sin emocie ligata al la lando. Tiu surpriza ago estis tre konflikte diskutita en Togolando.[1] La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri bronza medalo en la Somera Olimpiko 2008 pri unuopa vira kajako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]