Tohuvabohuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tohuvabohuo estas vorto (origine du hebreaj vortoj: תֹ֙הוּ֙ וָבֹ֔הוּ ), kiun la Londona Biblio tradukas (ĉe Genezo 1.2) per "senforma kaj dezerta". Ĝi priskribas la ĥaosan staton de la mondo antaŭ ol Dio kreis la ĉielajn firmamentojn por disteni la akvon de la ekstera kosmo, ktp. En eksterbibliaj kuntekstoj ĝi iom pli ĝenerale sinonimas al "absoluta ĥaoso", "sensenca senformeco" aŭ simile. La vorto estas ankaŭ la nomo de konata kanto originala en Esperanto, verkita de Nanne Kalma, kaj kantita de Kajto en KD samnoma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]