Tokai (urbo)
Tokai | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Japanio urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 113 144 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 609 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 1′ N, 136° 54′ O (mapo)35.023055555556136.90219444444Koordinatoj: 35° 1′ N, 136° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 43,36 km² (4 336 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Tokai (japane 東海市) estas urbego en la Gubernio Ajĉio, en regiono Ĉubu en ĉefa insulo Honŝuo en Japanio.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Tokai havis populacion de 113 144. En la fruaj 2000-aj jaroj Tokai atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ĝi konstante kreskis ĝis la 2010-aj jaroj, poste iomete malpliiĝas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tokai situas sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo, tial granda parto de la urbego estas proksime de la marnivelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Edo-epoko tiu areo konsistis el kelkaj fiŝkaptistaj vilaĝoj. Tiuj vilaĝoj apartenis al distrikto de Ĉita (Japanio) en 1889. Mem Tokai estis establita la 1-an de aprilo 1969 post fuzio de kelkaj vilaĝoj kaj urbetoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tokai havas fortan industrian bazon laŭ la marbordo, kie dominas la ŝtalfabrikoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Tokai universitato kaj alia kampuso reprezentas la altnivelan edukon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tokai havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn al la regiono. Pri funkcianta haveno la Anglalingva Vikipedio ne donas informojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Tokai situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1490 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive iomete neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Nilüfer, Turkio ekde 2007
en:Shire of Macedon Ranges, Aŭstralio, Viktorio ekde 2014
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans