Tokepala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mino Toquepala el la Internacia Kosmostacio la 22an de Septembro, 2003. Surface la malferma puto estas 2.5 kilometrojn larĝa, kaj pli ol 700 metrojn profunda.

TokepalaTokepalo kaj en hispana Toquepala estas granda mino el porfiro-kupro en la Provinco Takna, Regiono Takna, Peruo. La mino estas subĉiela mino kiu produktas kupron, molibdenon, renion kaj arĝenton kun malpli da oro kaj zinko.[1][2]

La mino Tokepalo kaj la fandejo de Ilo malfermiĝis en 1960 fare de la entrepreno Southern Peru Copper Corporation, poste filio de ASARCO. Oni aldonis procezon por solv-elfosado/elektrakirado (SX/EW) en 1995.[3] La havaĵo de ASARCO en Southern Peru Copper, tiam 54.2%, pasis al Grupo Mexico, kiam tiu kompanio aĉetis ASARCO en 1999.[4] La mino kaj fandejo estas nuntempe funkciata fare de Southern Copper Corporation, nome filio de Grupo Mexico.

En Oktobro 2000, Ollanta Humala estris ribelon de 50 insurekciatnoj kiuj okupis Tokepalon dum naŭ horoj, farante kvar ostaĝojn. Temis pri protesto pro la koruptado de Alberto Fujimori kaj lia konsilisto Vladimiro Montesinos en siaj lastaj tagoj en povo. Finfine la ostaĝoj estis liberigitaj kaj okazis nenio.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.mindat.org/loc-25368.html Mindat deposit info
  2. http://www.mineralmundi.com/toquepala-mine-10068788.htm Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine Toquepala Mine
  3. Asarco company history[rompita ligilo]
  4. SPCC company history
  5. Toquepala Prod. Unaffected by Rebellion. BNamericas (31a de Oktobro, 2000). Arkivita el la originalo je 2015-04-05. Alirita 28a de Junio 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-05. Alirita 2017-01-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 17° 14′ 42″ S 70° 36′ 50″ U / 17.24500 °S, 70.61389 °U / -17.24500; -70.61389 (mapo)