Tokio
Tokio | |||
japane 東京, angle Tokyo | |||
ĉefurbo kaj gubernio | |||
|
|||
Oficiala nomo: 東京都 | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Insulo | Honŝuo | ||
Regiono | Kanto | ||
Administra divido | 23 specialaj kvartaloj, 26 urboj, 1 distrikto, 4 subprefektujoj | ||
Malnova nomo | Edo | ||
Parto de | Tajheja Megalopolo | ||
Partoj | Tokia Urbo, Tokia Prefektujo | ||
Situo | Tokio | ||
- koordinatoj | 35° 42′ 02″ N 139° 42′ 54″ O / 35.70056 °N, 139.71500 °O (mapo) | ||
Areo | 2 187,08 km² (218 708 ha) | ||
Loĝantaro | 13 010 279 (01.04.2010) | ||
- de metropolo | 35 676 000 | ||
- 23 | 8 653 000 | ||
Denseco | 5 948,7 loĝ./km² | ||
Fondo de Edo en Edo | 1457 | ||
Gvidantaro | Japanaj gubernioj | ||
Guberniestro | Jojĉi Masuzoe | ||
Horzono | GMT (UTC+9) | ||
ISO 3166-2:JP | JP-13 | ||
Arbo | Ginko | ||
Floro | Sakuro | ||
Birdo | Ridmevo | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.metro.tokyo.jp | |||
![]() |
Tokio (japane aŭskulti), urbo en orienta Honŝuo, estas la ĉefurbo de Japanio kaj la plej granda urba aglomeraĵo en la mondo kun 33 750 000 loĝantoj ene de sia urba influo. Ĝi estas parto de la Tajheja Megalopolo.
Iom pli ol 12 000 000 homoj loĝas en Tokia Metropolo dum cent miloj da aliaj komutas ĉiutage de la ĉirkaŭaj regionoj por labori kaj komerci en Tokio. Tokio estas la ĉefloko de politiko, ekonomio, kulturo, akademio, la sidejo de la nacia registaro, kaj ankaŭ la oficiala loĝejo de la Japana imperiestro ekde la Meiĝi-epoko, kaj la ĉefa komerca kaj financa centro por ĉia Orient-Azio.
Tokio estas malkutima pro tio ke ĝi entenas multe malpli ĉielskrapantojn ol aliaj urboj kun sia grandeco, plejparte pro tertremaj konstruaj kodoj ; anstataŭe, ĝi plejparte konsistas el domturetaj apartamentoj kun ses ĝis dek niveloj kaj dense pakitaj familiaj hejmoj. Tokio ankaŭ estas la hejmo de plej kompleksa amasvetursistemo de la mondo, kiu estas fama pro siaj troplenaj pinthoroj.
Originale nomita Edo (japane
Difino de Tokio
En artikolo pri Tokio en Japanlingva Vikipedio, ja:東京 difinas strikte "Tokio".
- Granda Tokia Areo (ja:東京圏) - areo inkludas Tokian Metropolon, la guberniojn Saitama, Kanagaŭa kaj Ĉiba
- Ĉefurba Areo (ja:首都圏) - Areo inkludas la Pligrandan Tokian Areon, la guberniojn Ibaraki, Gunma, Toĉigi kaj Jamanaŝi
- Tokia Metropolo (ja:東京都) - Areo kiun Tokia Prefektujo oficis
- Specialaj kvartaloj (ja:特別区) - Areo kiun Tokia Urbo oficis
- 15 kvartaloj kiuj situas en centro de Tokia Metropolo, oficis de kiam Tokia Urbo fondiĝis
Ekster-Japane, oni uzas ĝin por 1. aŭ 2., en Japanio oni uzas ĝin por 3. 4. aŭ malofte 5. .
Administrado
Tokio havas administran strukturon unika inter la gubernioj de Japanio. Oficiale nomumita "metropolo" (japane
Laŭ la Loĝantara Censo de 2000, Tokio havas loĝantaron de 12 064 101 kaj areon de 2186,9 km². Tokio estas parto de la Granda Tokia Areo, kiu konsistas el Tokio mem, kaj la ĉirkaŭaj gubernioj de Kanagaŭa, Saitama, kaj Ĉiba. La Granda Tokia Areo estas la plej granda metropolo en la mondo kun loĝantaro de 33 418 366.
Historio
Tokio unue konstruiĝis dum 1457; la urbo nomiĝis Edo (japane
Tokio estas ĝenerale akceptita kiel la sola ĉefurbo de Japanio de 1869 , de kiam la Imperiestro daŭre loĝis tie. Tamen ĉefurbeco neniam laŭleĝe estis transigita al Tokio, konduke al ia demando ĉu Kioto ankoraŭ eble estas la ĉefurbo aŭ la kun-ĉefurbo ?
La Granda Tertremo de Kantō frapis Tokion dum 1923, mortigante proksimume 70 000 homojn; amasa rekonstrua plano verkiĝis, sed estis tro multekosta por fari alie ol parte. Malgraŭ tio, la urbo kreskis ĝis la komenco de la Dua mondmilito. Dum la milito, Tokio estis forte bombita kaj multo da la urbo ĝis-tere bruliĝis kaj ĝia loĝantaro en 1945 estis nur duono de tiom en 1940.
Post la milito, Tokio okupaciĝis de kaj regiĝis de la Aliancitaj Fortoj. Ĝeneralo Douglas MacArthur establis la okupacian estrejon en tio kiu nun estas la Dai-Ichi Seimei konstruaĵo superrigarda al la Imperia Palaco. La Usona ĉeesto en Tokio faris el ĝi gravan komandejon kaj loĝistikejon dum la Korea Milito. Tokio ankoraŭ gastigas nombron da Usonaj militistaj bazoj inkludaj de Yokota Aviada Bazo.
Dum la 1950oj kaj la mez-1960oj, Japanio spertis tion kiu larĝe priskribiĝis kiel "ekonomia miraklo", kiu transformis la nacion de milita detruado al la dua ekonomio en la mondo. Dum tiu periodo, la Japana registaro prioritatigis la plibonigon de infrastrukturo kaj manufakturado super socia bonfarto. Rezulte, Japanio ekdominis amplekson de industrioj inkludaj de ŝtalo, ŝipkonstruado, aŭtomobiloj, duonkonduktantoj, kaj konsumanta elektroniko. La re-elveno de Tokio de milita traŭmato kompletiĝis ĉe la 1964-a Somera Olimpiko, kiu publikigis la urbon sur internacia scenejo kaj monde atentigis pri la "ekonomia miraklo".
Komence de la 1970oj, Japanaj urboj spertis amasan ondon da etendiĝo dum laborantoj komencis migri de kamparaj regionoj, kaj Tokio estis unu el la plej gravaj ekzemploj. Dum ĝi kreskis en la ekonomian bobelon de la malfruaj 1980oj, Tokio fariĝis unu el la plej dinamikaj urboj surteraj, kun ega amplekso de sociaj kaj ekonomiaj agadoj, nombregaj restaŭracioj kaj kluboj, grava financa distrikto, enorma industria forto, abundo da butikoj kaj mond-klasaj distrejoj. La konstrua prospero de la bubelaj jaroj estis unu el la plej grandaj de monda historio (juĝe de la nivelo de konstruaj elspezoj rilate al la grandeco de la ekonomio), konduke al tio ke Tokio havas enorme pli modernan kapitalan provizion de konstruaĵoj ol similaj metropoloj tiel kiel Londono kaj Novjorko. Kvankam la recesio sekva de krevo de la bobela ekonomio dum la fruaj 1990oj vundis la urbon, Tokio restas la precipa ekonomia centro de Orienta Azio, rivalite nur de Hongkongo kaj Singapuro.
Je la 20-a de marto 1995, Tokio fariĝis la fokuso de atento de internaciaj komunikiloj post atako de la Aum Shinrikyo kulta terorisma organizaĵo kun sarina nerva gaso en la Tokia metroo (en la tuneloj sub la politika distrikto de centra Tokio) en kiu 12 homoj estis mortigitaj kaj miloj da homoj efikiĝis ( vidu Sarinan atakon en Tokio).
Geografio
Tokia Metropola Registaro apartiĝas en ĉefteraj kaj insulaj regionoj. La ĉeftero lokiĝas nordoriente de Tokia Golfo, etendante proksimume 90 km de oriento al okcidento kaj 25 km de nordo al sudo. Ĝi limiĝas je la gubernio Ĉiba oriente kaj la gubernio Jamanaŝi okcidente, la gubernio Kanagaŭa sude kaj la gubernio Saitama norde. La insuloj komponiĝas Izu-insuloj kaj Ogasaŭara-insuloj, etendante 1 000 km en la Pacifikan Oceanon.
Kvartaloj
Tokia Metropolo havas 23 specialajn kvartalojn en areo de 621 kvadrataj kilometroj. Ĉiu kvartalo estas loka municipo kun siaj propraj elektitaj urbestro kaj asembleo sed diferencas de ordinara urbo en tio ke la centraj regadaj funkcioj traktiĝas de la Tokia Metropola Registaro. Je la 1-a de Septembro, 2002 la tuta loĝantaro de la 23 kvartaloj estis 8,28 milionoj, kun loĝantara denseco de 13 333 homoj po kvadrata kilometro.
Kvartaleroj estas Haneda (Ota) kaj aliaj.
Listo de urboj
Aldone al kvartaloj, la gubernio entenas ordinarajn urbojn kiel tiuj en aliaj gubernioj.
Distriktoj, subgubernioj, urbetoj, kaj vilaĝoj
La sekvaj estas urbetoj kaj vilaĝoj sur insuloj.
Lagoj, montoj, kaj insuloj
La sekvaj lagoj estas en Tokio :
La sekvaj montoj estas en Tokio :
- M-to Kumotori
- M-to Takao
- M-to Mitake
- M-to Mihara
La sekvaj insuloj estas en Tokio :
- En Tokio Golfo :
- En la Izu insuloj :
- Oshima
- Toshima
- Niijima
- Kozushima
- Miyakejima
- Mikurajima
- Hachijojima
- En la Ogasawara insuloj :
- Chichjima
- Hahajima
- Kita Iwo Jima
- Iwo Jima
- Minami Iwo Jima
- Minami Torishima (Plej orienta loko en Japanio)
- Oki no Torishima (Plej suda loko en Japanio)
- Nishi no Shima
Ekonomio
Tokio estas la hejmo de enorma nombro da kompanioj en multaj sektoroj de la nacia kaj la monda ekonomio.
Demografio
Laŭ aĝo (2002) :
- Junuloj (0-14) : 1,43 millionoj (12%)
- Laboranta loĝantaro (15-64) : 8,5 millionoj (71,4%)
- Pli aĝa loĝantaro (65+) : 1,98 millionoj (16,6%)
Fremda rezida loĝantaro : 327 000 (2001)
Neta logantara kreskado : +68 000 (2000 al 2001)
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2005 | 12 576 611 |
2010 | 13 159 388 |
2015 | 13 513 734 |
2016 | 38 140 000 |
2020 | 14 047 594 |
Monumentoj
- Mikada palaco kaj restaĵoj de la 17-a jarcenta kastelo
- Domego de parlamento
- multe da temploj (i.a. la plej malnova budhisma templo en Japanio, 628 j.)
- Ponto Kaĉidoki
- Yasukuni-Sanktejo
Servoj
- Tokio Instituto de Teknologio
- Universitato Aoyama Gakuin
- Universitato de Tokio
- Universitato de Ŭaseda
- Universitato de Unuiĝintaj Nacioj
Sporto
Tokio estis la unua azia gastiginto de la olimpiaj ludoj, kiam la ludoj de 1964 okazis tie. En la ludoj de 2020 ĝi ree estos hejmo de la Olimpia vilaĝo. Alia grava konkurso, kiu okazis en Tokio estis la 3-a atletika monda ĉampionumo en 1991. La loka futbalklubo FC Tokio en la jaro 2019 jam 19 jarojn ludas en la unua japana ligo.
La Tokia maratono (japane 東京マラソン) estas maratona konkurso okazigita ĉiujare dum la monato februaro en Tokio. La konkurso apartenas al la rondo de la ĉefaj maratonoj de la mondo.
Naskiĝintoj
Inklude ankaŭ naskiĝintojn el Tokia Urbo kaj Tokia Prefektujo
Doktoroj
Esperantistoj
Kinoreĝisoro
Mangaverkistoj
Politikistoj
Sportistoj
Verkistoj
Tokio kaj Esperanto
La Japana Esperanto-Instituto (JEI; 日本エスペラント協会 [nihon esuperanto kjokai]) estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku.
SOJO (japane そーよ!) estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutojn for de la Japana Esperanto-Instituto.
Vidu ankaŭ
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Ĉefurbo de Japanio
Eksteraj ligiloj
- Tokia Metropola Registaro (en Japana, Angla, Ĉina, Korea)
- Tokia Esperanto Klubo (TEK)[rompita ligilo]
![]() |
Gubernioj de Japanio | ![]() |
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinaŭa | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama |
|
|