Tokoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tokoro (japane 常呂町, Tokoro-chō, 44° 07′ 14″ N 144° 04′ 15″ O / 44.12056 °N, 144.07083 °O / 44.12056; 144.07083 (mapo)) estis japana urbeto ĉe la bordo de la Oĥotska Maro en la distrikto Tokoro, subgubernio Abaŝiri (aŭ subgubernio Oĥotsk), insulo Hokajdo.

La 5-an de marto 2006, Tokoro, kun la urbetoj Tanno kaj Rubeŝibe kunfandiĝis al la pligrandiginta urbo Kitami.

En 2004, la urbeto havis taksitan loĝantaron de 4 885 homoj kaj denson de 17,55 homoj/km². Ĝia areo estis 279,29  km².

Sporto[redakti | redakti fonton]

La urbeto havis fortan intereson por la glitŝtonludo, kreskintan sekve al amika vizito de la glitŝtonluda teamo de Alberto en 1980.[1]
Vidu Kitami#Sporto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]