Tokutomi Kenjirō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Tokutomi Roka 55-jaraĝa

Tokutomi Kenjirō (徳冨 健次郎) plumnomo Tokutomi Roka 徳冨 蘆花 naskiĝis la 25-an de oktobro 1868 en Minamata, Kumamoto, Japanio mortis la 18-an de septembro 1927 en Ikaho, Kvartalo Setagaja, Tokio. Li estis mondfame konata japana verkisto kaj filozofo.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Denaske Kenjirō apartenis al mezriĉa samuraja familio kaj sub influo de sia patro Tokutomi Kazutaka, li komencis legi antikvajn ĉinajn librojn kun konfuceaj kaj budhismaj enhavoj. Multe kontribuis lian edukadon pli aĝa frato Tokutomi Sohō. Lia lernejo estis eŭropeca, en kiu lin kromalie allogis ideoj de Kristanismo kaj li ellernis la anglan lingvon.

Studentaĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1878 ĝis 1887 li studis en la prestiĝa universitato Doshisha (同志社大学) situanta en Kioto.

Verkado[redakti | redakti fonton]

En 1888 li translokiĝis en Tokion, kie eklaboris kiel korektisto kaj tradukisto en eldonejo Min'yūsha establita de lia frato Tokutomi Sohō. La fratoj eldonis la unuan japanlingvan revuon Kokumin no Tomo, kiu havis la anglalingvan version. Ankaŭ estis eldonitaj la ĵurnalo Kokumin Shimbun kaj la ceteraj artikoloj, kiujn verkis Roka.

En 1900 aperis lia unua libro "Kukuleto" (ホトトギス), kiu furoris en Japanio kaj eksterlande dum multaj jaroj. Ĝi estis tradukita en diversajn naciajn lingvojn kaj spertis ĉirkaŭ 100 reldonojn.

Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

   Hototogisu (不如帰 1900, "Kukuleto").
   Shizen to jinsei (自然と人生 1900, "Naturo kaj vivo").
   Omoide no ki (思出の記 1901, "Memorlibroj".
   Kuroshio (黒潮 1902, "Nigra fluado" aŭ "Kuroshio").
   Yadorigi (寄生木 1909, "Blanka omelo").
   Mimizu no tawakoto (みみずのたはこと 1912, "Malsaĝaj esprimoj de tervermo").
   Kuroi me to chairo no me (黒い目と茶色の目 1914, "Nigraj okuloj kaj brunaj okuloj").
   Fuji (富士山 1925
   Kaijin (灰燼 1929, "Cindro kaj rubo").
   

Pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Post fino de la Rusa-japana milito (1904-1905), en kiu Ruslando fiaskis, en 1906 Roka efektivigis pilgrimadon al sanktejo Jerusalemo, kiun tri ĉefaj monoteismaj religioj: Judismo, Kristanismo kaj Islamo konsideras kiel "Sanktan urbon".

Tokutomi Roka kaj Leo Tolstoj[redakti | redakti fonton]

Tolstoj koncepto kaj liaj ideoj longtempe allogis atenton de Roka. Li frue konatiĝis kun la verkoj far Tolstoj, en kiuj la aŭtoro protestis kontraŭ malbono kaj perforto. Li eĉ verkis en 1890 artikolon "Tolstoj estas granda lucerno de la rusa literaturo" publikigita en eldonejo Min'yūsha. En 1897 tie aperis lia libro "Leo Tolstoj estas giganto de la rusa literaturo".

La 26-an de septembro 1896 pli aĝa frato Tokutomi Sohō vojaĝinta tra Ruslando vizitis Tolstoj-an rezidejon Jasnaja Polana, kie ili interkonatiĝis kaj havis pozitivajn impresojn.

Somere de 1906 la samon realigis Tokutomi Roka post fino de sia pilgrimado al Jerusalemo. Ĝis tiam li korespondis kun Tolstoj kaj elsendis sian libron dediĉitan al la grafo.

Li tiam okazis en la ideologia vojkruciĝo unuflanke dividante la naciismajn idealojn de "Granda Japanio" kaj en la alia - simpatieco kun la ideoj de humanismo kaj universala frateco inter popoloj. Tiutempe li sentis la neceson en la konsilioj de lia instruisto Leo Tolstoj.

Pri sia kvintaga restado en Jasnaja Polana, plezura tempopasigo inkluzive kelkfojan naĝadon en rivero Voronka kune kun la gastiganto, interkonatiĝo kun la gefamilianoj inkluzive edzinon Sofia Andreevna Tolstaja kaj plej junan filinon Aleksandra Tolstaja li verkis la libron "Kvin tagoj en Jasnaja Polana", en kiu li priskribis siajn impresojn kaj konversaciojn kun la grafo kaj aldonis kelkajn fotojn. Kromalie Tolstoj konsilis al Roka sperti kutiman vivmanieron de ordinara kamparano en Japanio.

Lastaj dudek jaroj de lia vivo[redakti | redakti fonton]

Post reveno al Japanio geedzoj Tokutomi (Roka kaj lia edzino Aiko, t.e.Amo) akiris terenon situantan proksime de tiama Tokio kaj establis tie bienon. Roka provis realigi konsilon de sia instruisto, sed ne tro sukcesis. Roka suferis pro la kormalsano, kiu mortigis lin la 18-an de septembro 1927.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Lia vidvino Aiko (vd. la 12-an ĉapitron "Tokutomi-san" de la memorlibro Magia lando Japanio far Aleksandra Tolstaja) plenumis deziron de sia edzo kaj heredigis la terenon kaj la bienon al Tokio urbo. Nun tie prosperas la muzeo kaj la parko. La geedzoj estas enteregitaj ankaŭ tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] libro "Kvin tagoj en Jasnajaja Polana" ruse
  • [2] Roka Koshun-en Ĝardeno angle
  • [3] video pri Tokutomi rezidejo japane
  • [4] naskiĝejo en Minatama + foto de Roka en Jasnaja Polana japane