Tokutomi Sohō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tokutomi Sohō
Persona informo
徳富蘇峰
Naskonomo 猪一郎
Naskiĝo 14-an de marto 1863 (1863-03-14)
en Minamata
Morto 2-an de novembro 1957 (1957-11-02) (94-jaraĝa)
en Atami
Tombo Tama Cemetery vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Kumamoto Yogakko • Doshisha Academy vd
Familio
Patro Tokutomi Kazutaka vd
Patrino Hisako Tokutomi vd
Gefratoj Tokutomi Kenjirō • Hatsuko Yuasa vd
Profesio
Alia nomo 菅原 正敬 • 大江 逸 vd
Okupo ĵurnalistohistoriisto • literaturkritikisto • politikisto vd
Laborkampo historio de Japanio vd
Verkado
Verkoj Q11638365 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tokutomi Iichirō pseŭdonimo Tokutomi Sohō (徳富 蘇峰) estas mondfame konata japana verkisto kaj eldonisto, pli aĝa frato de Tokutomi Kenjirō.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 14-an de marto 1863 en Minamata, Kumamoto, Japanio mortis la 2-an de novembro 1957 en Atami (熱海市) Gubernio Ŝizuoka, kiam li aĝis 92 jarojn. Lia patro Tokutomi Kazutaka devenis el la mezriĉa samuraja Higo klano.

Li lernis en Kumamoto Yogakko eŭropeca lernejo kaj poste en Doshisha-Eigakko anglalingva kolegio en Kioto. Tie li ankaŭ studis en Universitato Doshisha, kiun li lasis sen diplomo.

En 1887 li venis en Tokion, kie establis la eldonejon Min'yūsha. Ekde 1888 en ĝi kunlaboris lia frato Tokutomi Roka. La fratoj eldonis la unuan japanlingvan revuon Kokumin no Tomo, kiu havis la anglalingvan version. Ankaŭ estis eldonitaj la ĵurnalo Kokumin Shimbun kaj la ceteraj periodaĵoj.

En 1929 li lasis la ĵurnalon Kokumin Shimbun kaj verkis artikolojn por Osaka Mainichi Shimbun.

En 1942 lin oni elektis kiel prezidanto de Nihon Bungaku Hokokukai (patriota asocio de la japana literaturo) kaj Dai-Nihon Genron Hokokukai (la japana ĵurnalistiko de patriota asocio).

En 1943 la Ŝoŭa-Imperiestro (昭和天皇) dekoraciis lin per la prestiĝa ordeno de Kulturo (文化勲章).

Lastajn vivjarojn Tokutomi Sohō rezidis en sia vilao en Atami, kie li verkis la centvoluman libraron "Historio de la frua moderna Japanio" ("Kinsei Nihon kokumin shi"), en kiu li priskribas tempoperiodon de ĝia evaluado ekde 1918 ĝis 1952.

Post morto okazinta la 2-an de novembro 1957 li estis enteregita en Doshisha tombejo, Kioto.

Tokutomi Sohō kaj Leo Tolstoj[redakti | redakti fonton]

La 26-an de septembro 1896 Tokutomi Sohō vojaĝinta tra Ruslando vizitis Tolstoj-an rezidejon Jasnaja Polana, kie li konatiĝis kun granda rusa verkisto kaj havis pozitivajn impresojn. Ĝis la rendevuo kaj poste li havis intensan reciprokan korespondadon, en kiu li kromalie prezentis sian fraton Tokutomi Roka. Tiu en 1906 ankaŭ vizitis la rezidejon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3] Tokutomi Soho Memorial Museum Tokutomi Soho-kan japane angle
  • [4] Soho Tokutomi Mezeo (tekstoj, bildoj, fotoj) japane
  • [5] naskiĝejo en Minatama + foto de Roka en Jasnaja Polana japane