Toledo (Ohio)
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en en usona subŝtato Ohio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Toledo (apartigilo). |

| Toledo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbego kantona sidejo urbo de Ohio | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| subŝtato | |||||
| Kantono | kantono Lucas | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Wade Kapszukiewicz | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 270 871 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 243 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 41° 39′ N, 83° 32′ U (mapo)41.652777777778-83.537777777778Koordinatoj: 41° 39′ N, 83° 32′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 187 m [+] | ||||
| Areo | 217,953266 km² (2 179 5.3 266 ha) [+] | ||||
| Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Toledo estas urbego en Usono, en subŝtato Ohio, en Kantono Lucas. Ĝi estas administra centro de la kantono.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 218 km²
- Loĝantaro: 286 038 (en 2011)
- Supermara alteco: 187 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodoj: 419, 567
Geografio
[redakti | redakti fonton]Toledo situas sur ebenaĵo ĉe buŝo de rivero kaj ĉe Lago Erie en la nordorienta landparto de Usono, en la norda parto de la subŝtato, en la nordokcidenta parto de la kantono. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.



Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo estis unuafoje loĝata de blankuloj en 1794, ili konstruis fortikaĵon. En 1812 pro milito inter britoj kaj usonanoj la urbeto preskaŭ senhomiĝis, tial oni refondis ĝin havanta la nomon Port Lawrence en 1817, apude urbeto Vistula formiĝis. Ili unuiĝis havanta la nomon Toledo. Oni konstruis kanalojn inter 1830-1843. En 1835 malgranda interna militado okazis. Toledo kreskis tre malrapide post la fondo. En la dua duono de la 19-a jarcento la trajno malrapide transprenis la rolon de la kanaloj kaj aperis la industrio. En 1880 Toledo iĝis la plej granda urbo en Ohio, samtempe tre grava industria urbo. En la 20-a jarcento la urbo daŭre kreskis, escepte la lastajn 2 jardekojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Toledo la temperaturo averaĝe varias inter 5-16 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 29 °C, rekorde 41 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe −8 °C, rekorde −29 °C. Jare la precipitaĵo estas po 869 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (vintre ankaŭ neĝas). La precipitaĵo kulminas en majo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Toledo ĉefvojoj kuras al Dayton (Ohio), Klevlando, Miĉigano, Indianao, fervojoj kuras same, krome ankaŭ al Columbus (Ohio).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo vidindas interalie bestoĝardeno, arta muzeo, operejo kaj teatrejo.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Ĉinhŭangdaŭo, Ĉinio
Eberswalde, Germanio
Londrina, Brazilo
Poznań, Pollando
Szeged, Hungario (ekde 1990)
Tanga, Tanzanio (ekde 2001)
Tojohaŝo, Japanio
Toledo, Hispanio
kaj, laŭ nekonfirmitaj informoj ankoraŭ




