Saltu al enhavo

Toliara (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toliara
komunumo de Madagaskaro Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 21′ S, 43° 40′ O (mapo)-23.3543.666666666667Koordinatoj: 23° 21′ S, 43° 40′ O (mapo) [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Toliara (Madagaskaro)
Toliara (Madagaskaro)
DEC
Situo de Toliara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toliara [+]
v • d • r

Toliara, aŭ Toliary (historia loknomo estis Tuléar) estas grandurbo kaj havenurbo de Madagaskaro. Ĝi estas administra centro de Toliara (provinco).

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Toliara situas sur ebenaĵo laŭ Mozambika Kanalo ĉe enfluo de rivero en sudokcidenta parto de la lando. Mangrovoj kreskiĝas laŭ la maro. La turistoj konas la lokon, kiel "urbo de sunbrilo".

Plaĝo de Toliara
Bazarado en Toliara

Francaj piratoj alvenis en la 17-a jarcento. Dum la koloniado ĝi iĝis grava havenurbo, kiu eksportas sisalojn, sapojn, kanabojn, kotonojn, rizojn, kaj arakidojn.

Toliara havas flughavenon kaj havenon. Krome estas grava vojo al la ĉefurbo.

Toliara havas sekan tropikan klimaton. Jare pluvas po 400 mm. La temperaturo estas averaĝe 28 °C. Plej ofte estas suda vento.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Angla kaj franca Vikipedioj
Avenuo en Toliara